Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 

Heinrich Heine,
[Liebste, sollst mir heute sagen]

 

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 
tradukita de Leopold Blumental       tradukita de Manfred Retzlaff
 
Karulin', vi devas diri,   Liebste, sollst mir heute sagen:   Diru vi, ho karulino,
Ĉu ne sonĝo estas vi,   Bist du nicht ein Traumgebild,   Nun al mi, ĉu estas vi
En somera tag' florinta   Wie’s in schwülen Sommertagen   Sonĝobild’ el mia sino,
El poeta fantazi'?   Aus dem Hirn des Dichters quillt?   El poeta fantazi’?
 
Ne! erar'! ... Buŝeton tian,   Aber nein, ein solches Mündchen,   Sed ne! Tian infaneton,
Sorĉon de la okulet',   Solcher Augen Zauberlicht,   Tian ravan brilon de
Tiel dolĉan knabineton   Solch ein liebes, süßes Kindchen,   La okuloj, la buŝeton,
Ne ekkreos la poet'!   Das erschafft der Dichter nicht.   Kreas la poeto ne.
 
Nur vampirojn, baziliskojn,   Basilisken und Vampire,   Baziliskojn, vampiraĉojn,
Monstrojn, idojn de malam',   Lindenwürm und Ungeheur,   Drakojn, de l’ infero la
Nur terurajn fablajn bestojn,   Solche schlimmen Fabeltiere   Plej timigajn fi-bestaĉojn
Poetara kreas flam'!   Die erschafft des Dichters Feur.   Kreas la poeto ja.
 
Vin do ... kaj ruzecon vian   Aber dich und deine Tücke,   Sed ne! Vin, malicon vian,
Ĉe anĝela vizaĝet',   Und dein holdes Angesicht,   La vizaĝon ravan, - ve! –
La rigardojn piajn .., falsajn ...   Und die falschen frommen Blicke -   La rigardon false pian
Ne eksonĝos la poet'!   Das erschafft der Dichter nicht.   Kreas la poeto ne.
 
Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, im
Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“,
Nr. XVI.
  Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.