Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Leopold Blumental
 
Diru vi, ho karulino,   Karulin', vi devas diri,
Nun al mi, ĉu estas vi   Ĉu ne sonĝo estas vi,
Sonĝobild’ el mia sino,   En somera tag' florinta
El poeta fantazi’?   El poeta fantazi'?
 
Sed ne! Tian infaneton,   Ne! erar'! ... Buŝeton tian,
Tian ravan brilon de   Sorĉon de la okulet',
La okuloj, la buŝeton,   Tiel dolĉan knabineton
Kreas la poeto ne.   Ne ekkreos la poet'!
 
Baziliskojn, vampiraĉojn,   Nur vampirojn, baziliskojn,
Drakojn, de l’ infero la   Monstrojn, idojn de malam',
Plej timigajn fi-bestaĉojn   Nur terurajn fablajn bestojn,
Kreas la poeto ja.   Poetara kreas flam'!
 
Sed ne! Vin, malicon vian,   Vin do ... kaj ruzecon vian
La vizaĝon ravan, - ve! –   Ĉe anĝela vizaĝet',
La rigardon false pian   La rigardojn piajn .., falsajn ...
Kreas la poeto ne.   Ne eksonĝos la poet'!
 
Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.
  Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.