
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Manfred Retzlaff | [Diru vi, ho karulino] | Esperanto | Arg-1120-555 | 2010-09-13 20:55 Manfred | nur tiun forigu | |
| Leopold Blumental | [Karulin', vi devas diri] | Esperanto | Arg-1122-555 | 2010-09-13 22:21 mgr | nur tiun aldonu | |
| Heinrich Heine | * [Liebste, sollst mir heute sagen] | Germana | Arg-1119-555 | 2010-09-13 20:50 Manfred | nur tiun aldonu |
Heinrich Heine, |
| tradukita de Manfred Retzlaff |
| Diru vi, ho karulino, |
| Nun al mi, ĉu estas vi |
| Sonĝobild’ el mia sino, |
| El poeta fantazi’? |
| Sed ne! Tian infaneton, |
| Tian ravan brilon de |
| La okuloj, la buŝeton, |
| Kreas la poeto ne. |
| Baziliskojn, vampiraĉojn, |
| Drakojn, de l’ infero la |
| Plej timigajn fi-bestaĉojn |
| Kreas la poeto ja. |
| Sed ne! Vin, malicon vian, |
| La vizaĝon ravan, - ve! – |
| La rigardon false pian |
| Kreas la poeto ne. |
| Traduko de la Germana poemo "[Liebste, sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04). La poemo troviĝas en la „Libro de la kantoj“, sekcio „Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI. |