Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff [Diru vi, ho karulino] Esperanto Arg-1120-555 2010-09-13 20:55 Manfred nur tiun forigu
Leopold Blumental [Karulin', vi devas diri] Esperanto Arg-1122-555 2010-09-13 22:21 mgr nur tiun forigu
Heinrich Heine * [Liebste, sollst mir heute sagen] Germana Arg-1119-555 2010-09-13 20:50 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
[Liebste, sollst mir heute sagen]

 

Heinrich Heine,
[Karulin', vi devas diri]

 

Heinrich Heine,
[Diru vi, ho karulino]

 
    tradukita de Leopold Blumental   tradukita de Manfred Retzlaff
 
Liebste, sollst mir heute sagen:   Karulin', vi devas diri,   Diru vi, ho karulino,
Bist du nicht ein Traumgebild,   Ĉu ne sonĝo estas vi,   Nun al mi, ĉu estas vi
Wie’s in schwülen Sommertagen   En somera tag' florinta   Sonĝobild’ el mia sino,
Aus dem Hirn des Dichters quillt?   El poeta fantazi'?   El poeta fantazi’?
 
Aber nein, ein solches Mündchen,   Ne! erar'! ... Buŝeton tian,   Sed ne! Tian infaneton,
Solcher Augen Zauberlicht,   Sorĉon de la okulet',   Tian ravan brilon de
Solch ein liebes, süßes Kindchen,   Tiel dolĉan knabineton   La okuloj, la buŝeton,
Das erschafft der Dichter nicht.   Ne ekkreos la poet'!   Kreas la poeto ne.
 
Basilisken und Vampire,   Nur vampirojn, baziliskojn,   Baziliskojn, vampiraĉojn,
Lindenwürm und Ungeheur,   Monstrojn, idojn de malam',   Drakojn, de l’ infero la
Solche schlimmen Fabeltiere   Nur terurajn fablajn bestojn,   Plej timigajn fi-bestaĉojn
Die erschafft des Dichters Feur.   Poetara kreas flam'!   Kreas la poeto ja.
 
Aber dich und deine Tücke,   Vin do ... kaj ruzecon vian   Sed ne! Vin, malicon vian,
Und dein holdes Angesicht,   Ĉe anĝela vizaĝet',   La vizaĝon ravan, - ve! –
Und die falschen frommen Blicke -   La rigardojn piajn .., falsajn ...   La rigardon false pian
Das erschafft der Dichter nicht.   Ne eksonĝos la poet'!   Kreas la poeto ne.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Das Gedicht befindet sich in Heinrich
Heines Werk „Buch der Lieder“, im
Abschnitt „Junge Leiden – Romanzen“,
Nr. XVI.
  Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Leopold Blumental (Leo
Belmont, *1865-03-08 - †1941-10-19).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tradukon el la libreto "H. Heine - Libro
de Kantoj", eldonita en 1911 de la
"Esperanto-Propaganda Instituto" (Leipzig,
Kaiser-Wilhelm-Str.15), 2a eldono. [Sur
la frontpaĝo de la kajero estas malsupre
indikita ankaŭ: Eldonejo Rothermel,
Friedrichswerth (Thüringen) kaj supre:
Popola Biblioteko Esperantista n-ro 2.]
La germanan originan version verkitan de
Heinrich Heine vidu: "Buch der Lieder",
sekcio "Lyrisches Intermezzo", n-ro XVI.
- Informoj pri la tradukinto Leopold
Blumental (kaŝnomo: Leo Belmont) troviĝas
en la vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Leo_Belmont.
  Traduko de la Germana poemo "[Liebste,
sollst mir heute sagen]" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La poemo troviĝas en la „Libro de la
kantoj“, sekcio
„Junaj suferoj - romancoj“, n-ro XVI.