
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Antoni Grabowski | Cikado kaj formiko | Esperanto | Arg-1108-549 | 2014-03-16 17:39 Manfred | nur tiun forigu | |
| N. N. 23 | Die Grille und die Ameise | Germana | Arg-1107-549 | 2010-07-11 12:50 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Wilhelm Ernst Dohm | Die Grille und die Ameise | Germana | Arg-1104-549 | 2010-07-09 22:21 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Rolf Mayr | Die Grille und die kleine Ameise | Germana | Arg-1106-549 | 2010-07-18 07:14 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Jean de La Fontaine | * La Cigale et la Fourmi | Franca | Arg-1103-549 | 2010-08-07 13:53 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Manfredo Ratislavo | La cikad' kaj la formik' | Esperanto | 1983 | Arg-1105-549 | 2010-07-09 23:08 Manfred | nur tiun aldonu |
| Donald P. Webb | The Cricket and the Ant | Angla | Arg-1111-549 | 2010-08-06 19:10 Manfred | nur tiun aldonu |
Jean de La Fontaine, |
| tradukita de Antoni Grabowski |
| Kantis dum somer' sen fin' |
| Cikadin'. |
| Kiam frosta vento blovis |
| Sen provizo ŝin ektrovis, |
| Sen malgranda eĉ pecet' |
| Da muŝeto aŭ vermet'; |
| La malsato pelis ŝin |
| Al najbara formikin'. |
| Kaj ŝi petis kun insisto: |
| "Donu grajnojn por ekzisto |
| Ĝis la nova jar-sezon'. |
| Mi vin pagos, laŭ ordon', |
| En Aŭgust', pro best-honor', |
| La procenton kun valor'." |
| Ke ne pekas formikino |
| Per pruntemo, estas vere; |
| "Kion faris vi somere?" |
| Diris ŝi al pruntulino. |
| --"Tage, nokte al venantoj, |
| Ne mallaŭdu -- kantis mi." |
| --"Kantis? -- gaja jen meti'! |
| Nun ekdancu post la kantoj!" |
| Traduko de la Franca poemo "La Cigale et la Fourmi" de Jean de La Fontaine (*1621-07.08 - †1695-04.12) en Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11 - †1921-07-04). Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi tradukon en http://www.babelmatrix.org/works/fr La_Fontaine,_Jean_de/La_cigale_et_la_fourmi/eo/5026-Cikado_kaj_formiko. Ĝi troviĝas ankaŭ en la retejo de la usona esperantisto Don Harlow http://donh.best.vwh.net. Pri la tradukinto vidu la vikipedion retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski. Vidu ankaŭ: http://eo.wikisource.org/wiki/Cikado_kaj_formiko. |