Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Cikado kaj formiko Esperanto Arg-1108-549 2014-03-16 17:39 Manfred nur tiun forigu
N. N. 23 Die Grille und die Ameise Germana Arg-1107-549 2010-07-11 12:50 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Ernst Dohm Die Grille und die Ameise Germana Arg-1104-549 2010-07-09 22:21 Manfred nur tiun aldonu
Rolf Mayr Die Grille und die kleine Ameise Germana Arg-1106-549 2010-07-18 07:14 Manfred nur tiun aldonu
Jean de La Fontaine * La Cigale et la Fourmi Franca Arg-1103-549 2010-08-07 13:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La cikad' kaj la formik' Esperanto 1983 Arg-1105-549 2010-07-09 23:08 Manfred nur tiun forigu
Donald P. Webb The Cricket and the Ant Angla Arg-1111-549 2010-08-06 19:10 Manfred nur tiun aldonu

Jean de La Fontaine,
La cikad' kaj la formik'

 

Jean de La Fontaine,
Cikado kaj formiko

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Antoni Grabowski
 
Sonis dum somer' kantad'   Kantis dum somer' sen fin'
De cikad'.   Cikadin'.
Kiam venis la jarfin'   Kiam frosta vento blovis
Sen proviz' ĝi trovis sin;   Sen provizo ŝin ektrovis,
Ĉar ne estis ie de   Sen malgranda eĉ pecet'
Muŝ' aŭ verm' pecet', pro ve'   Da muŝeto aŭ vermet';
Kaj malsat' ĝi turnis sin   La malsato pelis ŝin
Al Formik', la najbarin',   Al najbara formikin'.
Ŝin petante pri paner';   Kaj ŝi petis kun insisto:
Ĉar grandegis la mizer'.   "Donu grajnojn por ekzisto
"Ĝis la nova kant-sezon'   Ĝis la nova jar-sezon'.
Iĝos ja de mi redon',"   Mi vin pagos, laŭ ordon',
Ĵuris ĝi, "kaj pagos mi   En Aŭgust', pro best-honor',
Interezon ĝis Juni'!"   La procenton kun valor'."
La formiko, kiu vere   Ke ne pekas formikino
Ne pruntdonon ŝatis tre,   Per pruntemo, estas vere;
Diris: "Mi ĝin donos ne!   "Kion faris vi somere?"
Kion faris vi somere?" -   Diris ŝi al pruntulino.
"La pasantojn per muzik'   --"Tage, nokte al venantoj,
Mi ĝojigis ĝis aŭtun'."   Ne mallaŭdu -- kantis mi."
"Mi tre ĝojas, dancu nun!"   --"Kantis? -- gaja jen meti'!
Diris tiam la formik'.   Nun ekdancu post la kantoj!"
 
Traduko de la Franca poemo "La Cigale et
la Fourmi" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983.

 
  Traduko de la Franca poemo "La Cigale et
la Fourmi" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
tradukon en
http://www.babelmatrix.org/works/fr
La_Fontaine,_Jean_de/La_cigale_et_la_fourmi/eo/5026-Cikado_kaj_formiko
.
Ĝi troviĝas ankaŭ en la retejo de la
usona esperantisto Don Harlow
http://donh.best.vwh.net. Pri la
tradukinto vidu la vikipedion retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Vidu ankaŭ:
http://eo.wikisource.org/wiki/Cikado_kaj_formiko.