Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Cikado kaj formiko Esperanto Arg-1108-549 2014-03-16 17:39 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 23 Die Grille und die Ameise Germana Arg-1107-549 2010-07-11 12:50 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Ernst Dohm Die Grille und die Ameise Germana Arg-1104-549 2010-07-09 22:21 Manfred nur tiun aldonu
Rolf Mayr Die Grille und die kleine Ameise Germana Arg-1106-549 2010-07-18 07:14 Manfred nur tiun aldonu
Jean de La Fontaine * La Cigale et la Fourmi Franca Arg-1103-549 2010-08-07 13:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La cikad' kaj la formik' Esperanto 1983 Arg-1105-549 2010-07-09 23:08 Manfred nur tiun forigu
Donald P. Webb The Cricket and the Ant Angla Arg-1111-549 2010-08-06 19:10 Manfred nur tiun aldonu

Jean de La Fontaine,
La cikad' kaj la formik'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Sonis dum somer' kantad'
De cikad'.
Kiam venis la jarfin'
Sen proviz' ĝi trovis sin;
Ĉar ne estis ie de
Muŝ' aŭ verm' pecet', pro ve'
Kaj malsat' ĝi turnis sin
Al Formik', la najbarin',
Ŝin petante pri paner';
Ĉar grandegis la mizer'.
"Ĝis la nova kant-sezon'
Iĝos ja de mi redon',"
Ĵuris ĝi, "kaj pagos mi
Interezon ĝis Juni'!"
La formiko, kiu vere
Ne pruntdonon ŝatis tre,
Diris: "Mi ĝin donos ne!
Kion faris vi somere?" -
"La pasantojn per muzik'
Mi ĝojigis ĝis aŭtun'."
"Mi tre ĝojas, dancu nun!"
Diris tiam la formik'.
 
Traduko de la Franca poemo "La Cigale et
la Fourmi" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983.