Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski Cikado kaj formiko Esperanto Arg-1108-549 2014-03-16 17:39 Manfred nur tiun forigu
N. N. 23 Die Grille und die Ameise Germana Arg-1107-549 2010-07-11 12:50 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Ernst Dohm Die Grille und die Ameise Germana Arg-1104-549 2010-07-09 22:21 Manfred nur tiun aldonu
Rolf Mayr Die Grille und die kleine Ameise Germana Arg-1106-549 2010-07-18 07:14 Manfred nur tiun aldonu
Jean de La Fontaine * La Cigale et la Fourmi Franca Arg-1103-549 2010-08-07 13:53 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La cikad' kaj la formik' Esperanto 1983 Arg-1105-549 2010-07-09 23:08 Manfred nur tiun aldonu
Donald P. Webb The Cricket and the Ant Angla Arg-1111-549 2010-08-06 19:10 Manfred nur tiun aldonu

Jean de La Fontaine,
La Cigale et la Fourmi

 

Jean de La Fontaine,
Cikado kaj formiko

 
    tradukita de Antoni Grabowski
 
La cigale, ayant chanté   Kantis dum somer' sen fin'
Tout l'été,   Cikadin'.
Se trouva fort dépourvue   Kiam frosta vento blovis
Quand la bise fut venue.   Sen provizo ŝin ektrovis,
Pas un seul petit morceau   Sen malgranda eĉ pecet'
De mouche ou de vermisseau   Da muŝeto aŭ vermet';
Elle alla crier famine   La malsato pelis ŝin
Chez la fourmi sa voisine,   Al najbara formikin'.
La priant de lui prêter   Kaj ŝi petis kun insisto:
Quelque grain pour subsister   "Donu grajnojn por ekzisto
Jusqu'à la saison nouvelle   Ĝis la nova jar-sezon'.
«Je vous paierai, lui dit-elle,   Mi vin pagos, laŭ ordon',
Avant l'oût, foi d'animal,   En Aŭgust', pro best-honor',
Intérêt et principal .»   La procenton kun valor'."
La fourmi n'est pas prêteuse ;   Ke ne pekas formikino
C'est là son moindre défaut   Per pruntemo, estas vere;
«Que faisiez-vous au temps chaud?   "Kion faris vi somere?"
Dit-elle à cette emprunteuse.   Diris ŝi al pruntulino.
Nuit et jour à tout venant   --"Tage, nokte al venantoj,
Je chantais, ne vous déplaise.   Ne mallaŭdu -- kantis mi."
- Vous chantiez? j'en suis fort aise.   --"Kantis? -- gaja jen meti'!
Eh bien : dansez maintenant.»   Nun ekdancu post la kantoj!"
 
Verkinto de tiu ĉi Franca poemo estas
Jean de La Fontaine (*1621-07.08 -
†1695-04.12).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun ĉi
tekston el
http://www.lafontaine.net/lesFables/afficheFable.php?id=1.
  Traduko de la Franca poemo "La Cigale et
la Fourmi" de Jean de La Fontaine
(*1621-07.08 - †1695-04.12) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
tradukon en
http://www.babelmatrix.org/works/fr
La_Fontaine,_Jean_de/La_cigale_et_la_fourmi/eo/5026-Cikado_kaj_formiko
.
Ĝi troviĝas ankaŭ en la retejo de la
usona esperantisto Don Harlow
http://donh.best.vwh.net. Pri la
tradukinto vidu la vikipedion retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Antoni_Grabowski.
Vidu ankaŭ:
http://eo.wikisource.org/wiki/Cikado_kaj_formiko.