
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Paul Gerhardt | * Befiehl du deine Wege | Germana | 1653 | Arg-1096-546 | 2010-06-24 22:02 Manfred | nur tiun aldonu |
| Richard Jordan | Commit whatever grieves thee [-] | Angla | Arg-1099-546 | 2010-06-27 12:11 Manfred | nur tiun forigu | |
| Hendrik Arie de Hoog | Transdonu vian vojon | Esperanto | 1954 | Arg-1100-546 | 2013-07-17 21:48 Manfred | nur tiun aldonu |
| Manfredo Ratislavo | Translasu ĉion, kio | Esperanto | Arg-1098-546 | 2010-07-03 14:37 Manfred | nur tiun forigu |
Paul Gerhardt, | Paul Gerhardt, | |
| tradukita de Richard Jordan | tradukita de Manfredo Ratislavo | |
| Argiope-informo: | 1. Translasu ĉion, kio | |
| La aspekto de tiu ĉi versio estas barita. | Vin premas en la kor’ | |
| Supozeble la aŭtoro decidis tion. | Al nia kara Dio, | |
| Foriĝos la dolor’. | ||
| La patro, kiu movas | ||
| La nubojn super ni, | ||
| Li certe vojon trovas, | ||
| Sur kiu iros vi. | ||
| Traduko de la Germana poemo "Befiehl du deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12 - †1676-05-27) en la Anglan de Richard Jordan. Tiu ĉi angligo troviĝas en la retejo http://www.musicanet.org/robokopp/hymn/commitwh.htm. | 2. Al Dio vi nur fidu, | |
| Kaj bone fartos vi ; | ||
| Sur Lian verkon vidu, | ||
| Miriga estas ĝi. | ||
| Vi ne devigos Dion, | ||
| Eĉ se vi streĉas vin; | ||
| Atingos vi nenion, | ||
| Se vi ne petas Lin. | ||
| 3. Ho patro, kio bonas | ||
| Por nia hom-natur’, | ||
| Vi certe tion konas, | ||
| Ni kredu tion nur. | ||
| Kaj kiun Vi elektas, | ||
| Kreskigas Vi fortul’, | ||
| Kaj tiun Vi protektas, | ||
| Ho saĝa Eternul’. | ||
| 4. Ne mankas al vi vojo, | ||
| Kaj ne la rimedar’ ; | ||
| Ja estas por ni ĝojo | ||
| Kaj beno Via far’. | ||
| Labor’ kaj verko Via | ||
| Tre gravas ja por ni ; | ||
| Ho kara patro nia, | ||
| Ne devas halti ĝi. | ||
| 5. Kaj kvankam kontraŭstaras | ||
| Diabloj tie ĉi, | ||
| Sendube Dio faras | ||
| Nur kiel volas Li. | ||
| Jes, kion Li planadas | ||
| Kaj kion volas Li, | ||
| Finfine ja venadas | ||
| Alcele tio ĉi. | ||
| 6. Esperu, ho animo, | ||
| Ne malesperu vi, | ||
| Restadu vi sen timo, | ||
| Gvidadas vin ja Di’. | ||
| Se vin malbon’ insidos, | ||
| Ne iru de la voj’, | ||
| Vi certe iam vidos | ||
| La sunon de la ĝoj’. | ||
| 7. Nun bonan nokton diru | ||
| Al zorgo kaj dolor’! | ||
| Ĝin lasu, ĝi foriru | ||
| Por ĉiam el la kor’! | ||
| Vi ne konduki ĉion, | ||
| Ne zorgu por la bon’! | ||
| Vi lasu regi Dion. | ||
| Li sidas sur la tron’. | ||
| 8. Lin, Lin nur lasu fari! | ||
| Li estas saĝa reg’. | ||
| Vi devas mire stari | ||
| Adore kaj en preĝ’. | ||
| Ĉar Li laŭ Sia deco | ||
| Ĝin gvidos al la fin’, | ||
| Kaj la kor-premiteco | ||
| Lasinta estos vin. | ||
| 9. Li eble atendigos | ||
| Dum kelka tempa vin, | ||
| Kaj eble Li ŝajnigos | ||
| Indiferenta Sin. | ||
| Kaj ŝajnos, kvazaŭ volos | ||
| Li ne plu savi vin, | ||
| Neniam vin konsolos, | ||
| Retiros de vi Sin. | ||
| 10. Sed se fidele restos | ||
| Vi al la patra Di’, | ||
| Savita de Li estos | ||
| Neatendite vi. | ||
| Se malgraŭ senkulpeco | ||
| Suferi devas vi, | ||
| De l’ peza ŝarĝiteco | ||
| Vin liberigos Li. | ||
| 11. Ho ĝoju, fidelulo! | ||
| Donita de l’ Sinjor’ | ||
| Ja estas al piulo, | ||
| Al vi la venka glor’. | ||
| Folion de la palmo | ||
| Mem donos Li al vi; | ||
| Vi kantos laŭ la psalmo, | ||
| Dankante nur al Li. | ||
| 12. Ho, lasu esti fino | ||
| De nia mizereg’, | ||
| En via patra sino, | ||
| Eĉ malgraŭ sufereg’, | ||
| Restadas ni surtere | ||
| Kaj post la vivo-fin’ | ||
| Ĉe Vi ni estos vere; | ||
| Vi ja akceptos nin. | ||
| Traduko de la Germana poemo "Befiehl du deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12 - †1676-05-27) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). La unuan, la duan kaj la kvinan strofojn mi, Manfred Retzlaff, korektis lau konsiloj de s-ro pastro Albrecht Kronenberger [Albrecht.Kronenberger@t-online.de]. |