Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Hendrik Arie de Hoog Transdonu vian vojon Esperanto 1954 Arg-1100-546 2013-07-17 21:48 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Translasu ĉion, kio Esperanto Arg-1098-546 2010-07-03 14:37 Manfred only this remove
Richard Jordan Commit whatever grieves thee [-] English Arg-1099-546 2010-06-27 12:11 Manfred only this add
Paul Gerhardt * Befiehl du deine Wege German 1653 Arg-1096-546 2010-06-24 22:02 Manfred only this add

Paul Gerhardt,
Translasu ĉion, kio

 

Paul Gerhardt,
Transdonu vian vojon

 
translated by Manfredo Ratislavo   translated by Hendrik Arie de Hoog
 
1. Translasu ĉion, kio   1. Transdonu vian vojon,
Vin premas en la kor’   la zorgojn de la kor',
Al nia kara Dio,   turmentojn aŭ malĝojon
Foriĝos la dolor’.   al Dio, la Sinjor'!
La patro, kiu movas   La mondon Li ja movas.
La nubojn super ni,   La vent' obias Lin,
Li certe vojon trovas,   por nub' Li vojon trovas;
Sur kiu iros vi.   ĉu Li ne gvidus vin?
 
2. Al Dio vi nur fidu,   2. Al l' Eternulo fidu
Kaj bone fartos vi ;   en pen' aŭ en esper';
Sur Lian verkon vidu,   Li viajn agojn gvidu
Miriga estas ĝi.   kaj certas la prosper'.
Vi ne devigos Dion,   Se homo nur lamentas
Eĉ se vi streĉas vin;   pri sia sort' sen fin',
Atingos vi nenion,   lin Dio ne atentas,
Se vi ne petas Lin.   nur preg' atingas Lin.
 
3. Ho patro, kio bonas   3. ................................
Por nia hom-natur’,   ...................................
Vi certe tion konas,   ...................................
Ni kredu tion nur.   ...................................
Kaj kiun Vi elektas,   ...................................
Kreskigas Vi fortul’,   ...................................
Kaj tiun Vi protektas,   ...................................
Ho saĝa Eternul’.   ...................................
 
4. Ne mankas al vi vojo,   4. La vojon vian ame
Kaj ne la rimedar’ ;   elektas Li; tra bon'
Ja estas por ni ĝojo   aŭ tra suferoj same.
Kaj beno Via far’.   Li gvidos laŭ bezon'.
Labor’ kaj verko Via   Nenio Lin retenas,
Tre gravas ja por ni ;   ĉar venkas Lia grac'.
Ho kara patro nia,   Li siajn idojn benas
Ne devas halti ĝi.   per amo, fido, pac'.
 
5. Kaj kvankam kontraŭstaras   5. ................................
Diabloj tie ĉi,   ...................................
Sendube Dio faras   ...................................
Nur kiel volas Li.   ...................................
Jes, kion Li planadas   ...................................
Kaj kion volas Li,   ...................................
Finfine ja venadas   ...................................
Alcele tio ĉi.   ...................................
 
6. Esperu, ho animo,   6. Kaj fidu Lin, animo,
Ne malesperu vi,   ĉar vin ja tiros Li,
Restadu vi sen timo,   eĉ el plej granda timo
Gvidadas vin ja Di’.   kaj ĉiam miros vi,
Se vin malbon’ insidos,   se krede vi atendos,
Ne iru de la voj’,   ĝis Li en sia hor'
Vi certe iam vidos   por via help' descendos
La sunon de la ĝoj’.   kaj brilo Lia glor'.
 
7. Nun bonan nokton diru   7. ................................
Al zorgo kaj dolor’!   ...................................
Ĝin lasu, ĝi foriru   ...................................
Por ĉiam el la kor’!   ...................................
Vi ne konduki ĉion,   ...................................
Ne zorgu por la bon’!   ...................................
Vi lasu regi Dion.   ...................................
Li sidas sur la tron’.   ...................................
 
8. Lin, Lin nur lasu fari!   8. Kaj kredu, ke Li reĝas
Li estas saĝa reg’.   eĉ kontraŭ falsa ŝajn'.
Vi devas mire stari   Se vi persiste preĝas,
Adore kaj en preĝ’.   Li helpos iel ajn.
Ĉar Li laŭ Sia deco   Ne kredu, ke vi devos
Ĝin gvidos al la fin’,   droniĝi en labor'
Kaj la kor-premiteco   senfina; ne, Li levos
Lasinta estos vin.   vin al la patra kor'.
 
9. Li eble atendigos   9. ................................
Dum kelka tempa vin,   ...................................
Kaj eble Li ŝajnigos   ...................................
Indiferenta Sin.   ...................................
Kaj ŝajnos, kvazaŭ volos   ...................................
Li ne plu savi vin,   ...................................
Neniam vin konsolos,   ...................................
Retiros de vi Sin.   ...................................
 
10. Sed se fidele restos   10. ................................
Vi al la patra Di’,   ...................................
Savita de Li estos   ...................................
Neatendite vi.   ...................................
Se malgraŭ senkulpeco   ...................................
Suferi devas vi,   ...................................
De l’ peza ŝarĝiteco   ...................................
Vin liberigos Li.   ...................................
 
11. Ho ĝoju, fidelulo!   11. ................................
Donita de l’ Sinjor’   ...................................
Ja estas al piulo,   ...................................
Al vi la venka glor’.   ...................................
Folion de la palmo   ...................................
Mem donos Li al vi;   ...................................
Vi kantos laŭ la psalmo,   ...................................
Dankante nur al Li.   ...................................
 
12. Ho, lasu esti fino   12. Li faros vian vojon
De nia mizereg’,   plej luma en la fin',
En via patra sino,   preparos por vi ĝojon
Eĉ malgraŭ sufereg’,   kaj feliĉigos vin.
Restadas ni surtere   Jam sonas laŭdo-psalmoj,
Kaj post la vivo-fin’   jam vokas vin la cel',
Ĉe Vi ni estos vere;   jam logas vin la palmoj,
Vi ja akceptos nin.   ĉe l' pordo de l' ĉiel'.
 
Translation of the German poem "Befiehl
du deine Wege" by Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La unuan, la duan kaj la kvinan strofojn
mi, Manfred Retzlaff, korektis lau konsiloj
de s-ro pastro Albrecht Kronenberger
[Albrecht.Kronenberger@t-online.de].
  Translation of the German poem "Befiehl
du deine Wege" by Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) into Esperanto by
Hendrik Arie de Hoog (*1910 - †2001)
on 1954.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la ekumena
eklezia kant-libro "Adoru", n-ro 744. Pri
la tradukinto, la nederlanda esperantisto
H. A. de Hoog, estas notita io en la
vikipedia retejo
http://eo.wikipedia.org/wiki/Hendrik_Arie_de_Hoog.