Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Gerhardt * Befiehl du deine Wege Germana 1653 Arg-1096-546 2010-06-24 22:02 Manfred nur tiun aldonu
Richard Jordan Commit whatever grieves thee [-] Angla Arg-1099-546 2010-06-27 12:11 Manfred nur tiun forigu
Hendrik Arie de Hoog Transdonu vian vojon Esperanto 1954 Arg-1100-546 2013-07-17 21:48 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Translasu ĉion, kio Esperanto Arg-1098-546 2010-07-03 14:37 Manfred nur tiun forigu

Paul Gerhardt,
Translasu ĉion, kio

 

Paul Gerhardt,
Commit whatever grieves thee

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Richard Jordan
 
1. Translasu ĉion, kio   Argiope-informo:
Vin premas en la kor’   La aspekto de tiu ĉi versio estas barita.
Al nia kara Dio,   Supozeble la aŭtoro decidis tion.
Foriĝos la dolor’.    
La patro, kiu movas    
La nubojn super ni,    
Li certe vojon trovas,    
Sur kiu iros vi.    
 
2. Al Dio vi nur fidu,   Traduko de la Germana poemo "Befiehl du
deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) en la Anglan de
Richard Jordan.

Tiu ĉi angligo troviĝas en la retejo
http://www.musicanet.org/robokopp/hymn/commitwh.htm.
Kaj bone fartos vi ;    
Sur Lian verkon vidu,    
Miriga estas ĝi.    
Vi ne devigos Dion,    
Eĉ se vi streĉas vin;    
Atingos vi nenion,    
Se vi ne petas Lin.    
 
3. Ho patro, kio bonas    
Por nia hom-natur’,    
Vi certe tion konas,    
Ni kredu tion nur.    
Kaj kiun Vi elektas,    
Kreskigas Vi fortul’,    
Kaj tiun Vi protektas,    
Ho saĝa Eternul’.    
 
4. Ne mankas al vi vojo,    
Kaj ne la rimedar’ ;    
Ja estas por ni ĝojo    
Kaj beno Via far’.    
Labor’ kaj verko Via    
Tre gravas ja por ni ;    
Ho kara patro nia,    
Ne devas halti ĝi.    
 
5. Kaj kvankam kontraŭstaras    
Diabloj tie ĉi,    
Sendube Dio faras    
Nur kiel volas Li.    
Jes, kion Li planadas    
Kaj kion volas Li,    
Finfine ja venadas    
Alcele tio ĉi.    
 
6. Esperu, ho animo,    
Ne malesperu vi,    
Restadu vi sen timo,    
Gvidadas vin ja Di’.    
Se vin malbon’ insidos,    
Ne iru de la voj’,    
Vi certe iam vidos    
La sunon de la ĝoj’.    
 
7. Nun bonan nokton diru    
Al zorgo kaj dolor’!    
Ĝin lasu, ĝi foriru    
Por ĉiam el la kor’!    
Vi ne konduki ĉion,    
Ne zorgu por la bon’!    
Vi lasu regi Dion.    
Li sidas sur la tron’.    
 
8. Lin, Lin nur lasu fari!    
Li estas saĝa reg’.    
Vi devas mire stari    
Adore kaj en preĝ’.    
Ĉar Li laŭ Sia deco    
Ĝin gvidos al la fin’,    
Kaj la kor-premiteco    
Lasinta estos vin.    
 
9. Li eble atendigos    
Dum kelka tempa vin,    
Kaj eble Li ŝajnigos    
Indiferenta Sin.    
Kaj ŝajnos, kvazaŭ volos    
Li ne plu savi vin,    
Neniam vin konsolos,    
Retiros de vi Sin.    
 
10. Sed se fidele restos    
Vi al la patra Di’,    
Savita de Li estos    
Neatendite vi.    
Se malgraŭ senkulpeco    
Suferi devas vi,    
De l’ peza ŝarĝiteco    
Vin liberigos Li.    
 
11. Ho ĝoju, fidelulo!    
Donita de l’ Sinjor’    
Ja estas al piulo,    
Al vi la venka glor’.    
Folion de la palmo    
Mem donos Li al vi;    
Vi kantos laŭ la psalmo,    
Dankante nur al Li.    
 
12. Ho, lasu esti fino    
De nia mizereg’,    
En via patra sino,    
Eĉ malgraŭ sufereg’,    
Restadas ni surtere    
Kaj post la vivo-fin’    
Ĉe Vi ni estos vere;    
Vi ja akceptos nin.    
 
Traduko de la Germana poemo "Befiehl du
deine Wege" de Paul Gerhardt (*1607-03-12
- †1676-05-27) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

La unuan, la duan kaj la kvinan strofojn
mi, Manfred Retzlaff, korektis lau konsiloj
de s-ro pastro Albrecht Kronenberger
[Albrecht.Kronenberger@t-online.de].