Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Am Turme Germana Arg-1089-543 2010-06-02 12:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Ĉe l' turo Esperanto 2006-06 Arg-1090-543 | MR-448-1 2013-01-31 16:21 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Ĉe l' turo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi staras sur alta balkono de tur’,
Ekstere en ŝtorma bruado,
Lasante tra mia hararo nur
La venton samkiel menado:
Ho, vi sovaĝulo freneza, mi
Ja ĉirkaŭprenemas vin forte,
Mi lukte emas batali kun vi
Je vivo nun aŭ je-morte!
 
La ondojn mi vidas malsupre jen
Samkiel ĉashundojn ludantajn,
Akverojn mi vidas tie en
Aeron brilante saltantajn.
Ho, salti mi emas en tiun ĉi
Malsekan furiozularon,
Por ĉasi volus enplonĝi mi
En la koralan arbaron!
 
Ŝipflagon mi vidas de tie ĉi,
surmaste turniĝantan,
La ŝipon tie observas mi
Suronde jen turniĝantan.
Ho, sidi mi emus volonte sur
La ŝip’, ekpreni la stirradon,
Kaj super la rif’ en rapida kur’
Superi de l’ maro surfadon.
 
Se estus mi ĉasisto ja.
Nur pec’ de soldato ia,
Se estus mi viro almenaŭ, la
Ĉiel’ vere estus eĉ mia.
Mi bonkonduta infan’ tie ĉi
Nun sidas sekrete revante,
Hararon mian malligas mi
Envente ĝin flirti lasante!
 
Traduko de la Germana poemo "Am Turme" de
Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2006-06.