Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Vin kantflugile, kara

 

Heinrich Heine,
Auf Flügeln des Gesanges

 
tradukita de Kálmán Kalocsay    
 
Vin kantflugile, kara,   Auf Flügeln des Gesanges,
mi portus de tie ĉi.   Herzliebchen, trag ich dich fort,
Sur Ganges-bordo lokon   Fort nach den Fluten des Ganges,
belegan ja scias mi.   Dort weiß ich den schönsten Ort.
 
Ruĝflora ĝarden' tie kuŝas   Dort liegt ein rotblühender Garten
en lunlumita kviet',   Im stillen Mondenschein;
la lotusfloroj atendas   Die Lotosblumen erwarten
je l' kora fratinet'.   Ihr trautes Schwesterlein.
 
Violoj ridetas, kisas,   Die Veilchen kichern und kosen,
rigardas el stela ĉiel',   Und schaun nach den Sternen empor;
fabelojn odorajn rozoj   Und heimlich erzählen die Rosen
flustras al si ĉe orel'.   Sich duftende Märchen ins Ohr.
 
Spionas la piaj, saĝaj   Es hüpfen herbei und lauschen
gazeloj, saltas kun baŭm',   Die frommen, klugen Gazelln;
la sankta river' lontane   Und in der Ferne rauschen
susuras per sia ŝaŭm'.   Des heiligen Stromes Welln.
 
Kaj tie ni por ripozo   Dort wollen wir niedersinken
kuŝos sub alta palm',   Unter dem Palmenbaum,
kaj trinkos amon, pacon   Und Liebe und Ruhe trinken,
kaj sonĝos pri fea ĉarm'.   Und träumen seligen Traum.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Aus dem Buch der Lieder, Lyrisches
Intermezzo.