Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Auf Flügeln des Gesanges Germana Arg-1079-540 2012-03-09 09:52 mgr nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Sur flugiloj de la kanto Esperanto Arg-1080-540 2010-05-23 23:03 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Vin kantflugile, kara Esperanto Arg-1081-540 2010-05-22 15:40 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Sur flugiloj de la kanto

 

Heinrich Heine,
Auf Flügeln des Gesanges

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Sur flugiloj de la kanto   Auf Flügeln des Gesanges,
Al Gango vi lasu vin   Herzliebchen, trag ich dich fort,
Forporti de via amanto   Fort nach den Fluten des Ganges,
Al plej bela lok´, karulin´.   Dort weiß ich den schönsten Ort.
 
Jen kuŝas en la lunbrilo   Dort liegt ein rotblühender Garten
Floranta lotus-ĝarden´,   Im stillen Mondenschein;
Aperas en la trankvilo   Die Lotosblumen erwarten
Sorĉigaj feinoj jen.   Ihr trautes Schwesterlein.
 
Karese la violetojn   Die Veilchen kichern und kosen,
Subridi jen aŭdas vi,   Und schaun nach den Sternen empor;
Rakontas odorajn sekretojn   Und heimlich erzählen die Rosen
La rozoj inter si.   Sich duftende Märchen ins Ohr.
 
Gazeloj alsaltas maltime,   Es hüpfen herbei und lauschen
Mallaŭte nur tra la aer´   Die frommen, klugen Gazelln;
Aŭdigas de malproksime   Und in der Ferne rauschen
Susuro de l´ sankta river´.   Des heiligen Stromes Welln.
 
Ni volas ekkuŝi tie,   Dort wollen wir niedersinken
En arbareto sub palm’   Unter dem Palmenbaum,
Ripozi kaj am-ebrie   Und Liebe und Ruhe trinken,
Sonĝadi en nokta kalm’.   Und träumen seligen Traum.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Flügeln
des Gesanges" de Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

El la „Libro de l´ Kantoj“, lirika
intermezo.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Aus dem Buch der Lieder, Lyrisches
Intermezzo.