
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Antoni Grabowski | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1059-531 | 2010-03-28 21:24 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Clarence Bicknell | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1060-531 | 2014-02-15 14:00 Manfred | nur tiun forigu | |
| Friedrich Wilhelm Riese | Letzte Rose | Germana | Arg-1061-531 | 2010-03-29 02:00 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Thomas Moore | * ’T is the Last Rose of Summer | Angla | Arg-1058-531 | 2010-03-28 21:25 Manfred | nur tiun aldonu |
Thomas Moore, |
| tradukita de Clarence Bicknell |
| kun ok-liniaj strofoj |
| Jen la lasta rozeto |
| de fora somer'! |
| Ĝiaj belaj kunuloj |
| jam velkis sur ter'! |
| Ne restas parenco, |
| ne unu rozflor' |
| Partoprenas kompate |
| en ĝia dolor'. |
| Mi ne lasos vin velki |
| tutsola, ho roz'. |
| Iru dormi kun ili |
| en paca ripoz'. |
| Nun viajn petalojn |
| disĵetas mi for |
| Al viaj kunuloj |
| sen viv', sen odor'. |
| Tiel same volonte |
| formortus mi mem, |
| Se ne plu min atendus |
| amika manprem'. |
| Ĉar kiu kun koro |
| en tiu ĉi mond' |
| Volus loĝi izola |
| sen amo-respond'? |
| Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer " de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27 - †1918-07-17). Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell. |