Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
    tradukita de Clarence Bicknell   tradukita de Antoni Grabowski
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
’T is the last rose of summer   Jen la lasta rozeto   Jen floras sola, forlasita
Left blooming alone;   de fora somer'!   La lasta rozo de l' somero,
All her lovely companions   Ĝiaj belaj kunuloj   Dum ĝia ĉarma gefrataro,
Are faded and gone;   jam velkis sur ter'!   Velkinte kuŝas jam sur tero.
No flower of her kindred,   Ne restas parenco,   Ne estas ia flor' parenca,
No rosebud is nigh,   ne unu rozflor'   Nek roz-burĝono en proksimo,
To reflect back her blushes,   Partoprenas kompate   Por interŝanĝi la ridetojn
To give sigh for sigh.   en ĝia dolor'.   Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
I'll not leave thee, thou lone one!   Mi ne lasos vin velki   Mi vin ne lasos, ho soleca,
To pine on the stem;   tutsola, ho roz'.   Ĉagrene sur trunketo brili;
Since the lovely are sleeping,   Iru dormi kun ili   Ĉar la karuloj viaj dormas,
Go sleep thou with them.   en paca ripoz'.   Do iru, dormu vi kun ili!
Thus kindly I scatter   Nun viajn petalojn   Foliojn viajn mi afable
Thy leaves o'er the bed,   disĵetas mi for   Disĵetas sur bedeto jena:
Where thy mates of the garden   Al viaj kunuloj   Vi kuŝu apud senaroma,
Lie scentless and dead.   sen viv', sen odor'.   Malviva kunular' ĝardena!
 
So soon may I follow   Tiel same volonte   Mi tiel sekvu, kiam pasos
When friendships decay,   formortus mi mem,   De l' amikeco flor' fidela,
And from Love's shining circle   Se ne plu min atendus   Kaj el brilanta amo-ringo
The gems drop away.   amika manprem'.   Elfalos lasta ŝton' juvela.
When true hearts lie wither'd   Ĉar kiu kun koro   Ĉar kiam velkis veraj koroj,
And fond ones are flown,   en tiu ĉi mond'   Sentemaj flugis for el rondo,
Oh! who would inhabit   Volus loĝi izola   Ho, kiu volus tiam loĝi
his bleak world alone?   sen amo-respond'?   Solece en malvarma rondo?
 
Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.