Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1059-531 2010-03-28 21:24 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1060-531 2014-02-15 14:00 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Riese Letzte Rose Germana Arg-1061-531 2010-03-29 02:00 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1058-531 2010-03-28 21:25 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 
tradukita de Antoni Grabowski   tradukita de Clarence Bicknell    
 
kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj   kun ok-liniaj strofoj
 
Jen floras sola, forlasita   Jen la lasta rozeto   ’T is the last rose of summer
La lasta rozo de l' somero,   de fora somer'!   Left blooming alone;
Dum ĝia ĉarma gefrataro,   Ĝiaj belaj kunuloj   All her lovely companions
Velkinte kuŝas jam sur tero.   jam velkis sur ter'!   Are faded and gone;
Ne estas ia flor' parenca,   Ne restas parenco,   No flower of her kindred,
Nek roz-burĝono en proksimo,   ne unu rozflor'   No rosebud is nigh,
Por interŝanĝi la ridetojn   Partoprenas kompate   To reflect back her blushes,
Aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.   en ĝia dolor'.   To give sigh for sigh.
 
Mi vin ne lasos, ho soleca,   Mi ne lasos vin velki   I'll not leave thee, thou lone one!
Ĉagrene sur trunketo brili;   tutsola, ho roz'.   To pine on the stem;
Ĉar la karuloj viaj dormas,   Iru dormi kun ili   Since the lovely are sleeping,
Do iru, dormu vi kun ili!   en paca ripoz'.   Go sleep thou with them.
Foliojn viajn mi afable   Nun viajn petalojn   Thus kindly I scatter
Disĵetas sur bedeto jena:   disĵetas mi for   Thy leaves o'er the bed,
Vi kuŝu apud senaroma,   Al viaj kunuloj   Where thy mates of the garden
Malviva kunular' ĝardena!   sen viv', sen odor'.   Lie scentless and dead.
 
Mi tiel sekvu, kiam pasos   Tiel same volonte   So soon may I follow
De l' amikeco flor' fidela,   formortus mi mem,   When friendships decay,
Kaj el brilanta amo-ringo   Se ne plu min atendus   And from Love's shining circle
Elfalos lasta ŝton' juvela.   amika manprem'.   The gems drop away.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,   Ĉar kiu kun koro   When true hearts lie wither'd
Sentemaj flugis for el rondo,   en tiu ĉi mond'   And fond ones are flown,
Ho, kiu volus tiam loĝi   Volus loĝi izola   Oh! who would inhabit
Solece en malvarma rondo?   sen amo-respond'?   his bleak world alone?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer " de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Clarence_Bicknell.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.