
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Antoni Grabowski | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1056-530 | 2010-03-28 19:37 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Clarence Bicknell | La lasta rozo | Esperanto | Arg-1054-530 | 2014-02-15 13:55 Manfred | nur tiun aldonu | |
| N. N. 101 | La lasta rozo de somero | Esperanto | Arg-2211-530 | 2014-11-03 22:41 Manfred | nur tiun forigu | |
| Thomas Moore | * ’T is the Last Rose of Summer | Angla | Arg-1053-530 | 2014-11-04 07:57 Manfred | nur tiun aldonu |
Thomas Moore, |
| tradukita de N. N. 101 |
| Nun floras de l’somero la sola lasta rozo. |
| La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo: |
| ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia, |
| Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia. |
| Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti |
| Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti. |
| En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas: |
| Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas. |
| Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus |
| Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus: |
| Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus, |
| En la dezerta mondo volonte kiu restus? |
| Traduko de la Angla poemo "’T is the Last Rose of Summer" de Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25) en Esperanton de N. N. 101. Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm. |