Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun forigu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun forigu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun aldonu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun forigu

Thomas Moore,
La lasta rozo

 

Thomas Moore,
’T is the Last Rose of Summer

 

Thomas Moore,
La lasta rozo

 
tradukita de Clarence Bicknell       tradukita de Antoni Grabowski
 
Jen la lasta rozeto de fora somer'!   ’T is the last rose of summer left blooming alone;   Jen floras sola, forlasita la lasta rozo de l' somero,
Ĝiaj belaj kunuloj jam velkis sur ter'!   All her lovely companions are faded and gone;   Dum ĝia ĉarma gefrataro, velkinte kuŝas jam sur tero.
Ne restas parenco, ne unu rozflor'   No flower of her kindred, no rosebud is nigh,   Ne estas ia flor' parenca, nek roz-burĝono en proksimo,
Partoprenas kompate en ĝia dolor'.   To reflect back her blushes, to give sigh for sigh.   Por interŝanĝi la ridetojn aŭ la sopirojn, laŭ kutimo.
 
Mi ne lasos vin velki tutsola, ho roz'.   I'll not leave thee, thou lone one! To pine on the stem;   Mi vin ne lasos, ho soleca, ĉagrene sur trunketo brili;
Iru dormi kun ili en paca ripoz'.   Since the lovely are sleeping, go sleep thou with them.   Ĉar la karuloj viaj dormas, do iru, dormu vi kun ili!
Nun viajn petalojn disĵetas mi for   Thus kindly I scatter thy leaves o'er the bed,   Foliojn viajn mi afable disĵetas sur bedeto jena:
Al viaj kunuloj sen viv', sen odor'.   Where thy mates of the garden lie scentless and dead.   Vi kuŝu apud senaroma, malviva kunular' ĝardena!
 
Tiel same volonte formortus mi mem,   So soon may I follow when friendships decay,   Mi tiel sekvu, kiam pasos de l' amikeco flor' fidela,
Se ne plu min atendus amika manprem'.   And from Love's shining circle the gems drop away.   Kaj el brilanta amo-ringo elfalos lasta ŝton' juvela.
Ĉar kiu kun koro en tiu ĉi mond'   When true hearts lie wither'd and fond ones are flown,   Ĉar kiam velkis veraj koroj, sentemaj flugis for el rondo,
Volus loĝi izola sen amo-respond'?   Oh! who would inhabit this bleak world alone?   Ho, kiu volus tiam loĝi solece en malvarma mondo?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Clarence Bicknell (*1842-10-27
- †1918-07-17).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en folio kun kantoj prezentitaj
dum la 12a jarkunveno de Germana Esperanta
Fervojista Asocio (GEFA), la 12-an de
oktobro 1968. Pri la tradukinto vidu la
retejon
http://eo.wikisource.org/wiki/Aŭtoro:Bicknell_C.,_Bordigheza.
  Verkinto de tiu ĉi Angla poemo estas
Thomas Moore (*1779-05-28 - †1852-02-25).

Mi, Manfred Retzlaff, kopiis tiun poemon
el la retejo http://www.franks.org/fr01066.htm.
Pri la verkinto, la irlanda poeto Thomas
Moore, vidu la vikipedian retejon
http://en.wikipedia.org/wiki/Thomas_Moore.
  Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de Antoni Grabowski (*1857-06-11
- †1921-07-04).

Tiun ĉi poem-tradukon mi, Manfred Retzlaff,
kopiis el la retejo
http://www.netlibrary.net/eBooks/Wordtheque/eo/221211.TXT.