Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Antoni Grabowski La lasta rozo Esperanto Arg-1056-530 2010-03-28 19:37 Manfred nur tiun aldonu
Clarence Bicknell La lasta rozo Esperanto Arg-1054-530 2014-02-15 13:55 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 101 La lasta rozo de somero Esperanto Arg-2211-530 2014-11-03 22:41 Manfred nur tiun forigu
Thomas Moore * ’T is the Last Rose of Summer Angla Arg-1053-530 2014-11-04 07:57 Manfred nur tiun aldonu

Thomas Moore,
La lasta rozo de somero

 
tradukita de N. N. 101
 
Nun floras de l’somero la sola lasta rozo.
La kunvivantoj ĝiaj velkis en mortripozo:
ne estas flor’ parenca, aŭ rozburĝono ia,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn redoni al alia.
 
Mi ne vin lasos sole, sur la tronket’ plendeti
Ĉar la beluloj dormas, vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo, l’amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren ĝentile mi disĵetas.
 
Mi tiel volus sekvi se l’amikec’ finiĝus
Aŭ la juveloj brilaj de l’amular’ foriĝus:
Ĉar se la koroj veraj kaj dolĉaj ne plu estus,
En la dezerta mondo volonte kiu restus?
 
Traduko de la Angla poemo "’T is the
Last Rose of Summer" de Thomas Moore
(*1779-05-28 - †1852-02-25) en
Esperanton de N. N. 101.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas en
http://www.gutenberg.org/files/38240/38240-h/vol1/e01.htm.