Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Ringelnatz * Arm Kräutlein Germana Arg-1051-529 2010-03-26 11:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Mizera herbeto Esperanto 1984-09 Arg-1052-529 | MR-157-3 2010-03-26 11:20 Manfred nur tiun forigu

Joachim Ringelnatz,
Mizera herbeto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Okzalo sola apud la
fervoja trako sidis,
kaj, salutante, multe da
entrajnaj homoj vidis.
 
Kaj polv-kovrite glutis ĝi
la fumon sur la digo;
ne estis ĝi ja sen konsci‘,
la febla, ftiza tigo.
 
Aliĝi kaj foriĝi nur
la trajnojn vidis ĉiam,
vaporo-ŝipon vidis sur
la ocean‘ neniam.
 
Traduko de la Germana poemo "Arm Kräutlein"
de Joachim Ringelnatz (Hans Bötticher,
*1883 - †1934) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-09.

Pri la verkinto Joachim Ringelnatz vidu
ankaŭ la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Joachim_Ringelnatz.