Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun aldonu
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Softe vibras tra l'anim'

 

Heinrich Heine,
Milde fluas tra la kor'

 
tradukita de Kálmán Kalocsay   tradukita de Valentin Melnikov
 
Softe vibras tra l'anim'   Milde fluas tra la kor'
melodi' tenera,   kanto primavera.
flugu al la malproksim',   Flugu, melodi-sonor',
kanto primavera!   en la vast' aera.
 
Flugu al florbeda dom',   Flugu longe, sen ripoz',
kaj se tie ĉarme   super domoj flutu.
ridos roz', en mia nom'   Se troviĝos tie roz' –
ŝin salutu varme.   ĝin de mi salutu.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

El la poezia volumo "Kanzonoj de Heine".
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Valentin Melnikov.

Tiu ĉi poem-esperantigo estas - kun
permeso de s-ro Valentin Melnikov - prenita
el ties reta kolekto
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov
. Vidu: http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Heine.html.
Vidu ankaŭ: http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/index.html.