Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Printempa saluto

 

Heinrich Heine,
Softe vibras tra l'anim'

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Iras ĉarma sonoret'   Softe vibras tra l'anim'
Tra de mi animon.   melodi' tenera,
Sonu printemo kantet'   flugu al la malproksim',
En la malproksimon!   kanto primavera!
 
Ĝis la dom' forsonu vi,   Flugu al florbeda dom',
Kie floroj pendas!   kaj se tie ĉarme
Diru al la roz', ke mi   ridos roz', en mia nom'
Saluteton sendas.   ŝin salutu varme.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1908.

Tiu ĉi esperantigo de la poemo estas vere
iom fuŝe tradukita. Ĝi aperis en programo
de koncerto el la jaro 1908 (laŭ informo
de la dana s-ano Lars Kromann
[lars.kromann@mail.dk]. Pri Ludwig
Emil Meier rigardu ankaŭ la vikipedian
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
Li verkis interalie la kant-libreton
"Esperantista Kantaro", kiu aperis en 1907
ĉe la Esperanta eldonejo de Hans Theodor
Hoffmann en Berlino.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

El la poezia volumo "Kanzonoj de Heine".