Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun aldonu
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Milde fluas tra la kor'

 

Heinrich Heine,
Softe vibras tra l'anim'

 
tradukita de Valentin Melnikov   tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Milde fluas tra la kor'   Softe vibras tra l'anim'
kanto primavera.   melodi' tenera,
Flugu, melodi-sonor',   flugu al la malproksim',
en la vast' aera.   kanto primavera!
 
Flugu longe, sen ripoz',   Flugu al florbeda dom',
super domoj flutu.   kaj se tie ĉarme
Se troviĝos tie roz' –   ridos roz', en mia nom'
ĝin de mi salutu.   ŝin salutu varme.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Valentin Melnikov.

Tiu ĉi poem-esperantigo estas - kun
permeso de s-ro Valentin Melnikov - prenita
el ties reta kolekto
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov
. Vidu: http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Heine.html.
Vidu ankaŭ: http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/index.html.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

El la poezia volumo "Kanzonoj de Heine".