Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun aldonu
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Printempa saluto

 
tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Iras ĉarma sonoret'
Tra de mi animon.
Sonu printemo kantet'
En la malproksimon!
 
Ĝis la dom' forsonu vi,
Kie floroj pendas!
Diru al la roz', ke mi
Saluteton sendas.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1908.

Tiu ĉi esperantigo de la poemo estas vere
iom fuŝe tradukita. Ĝi aperis en programo
de koncerto el la jaro 1908 (laŭ informo
de la dana s-ano Lars Kromann
[lars.kromann@mail.dk]. Pri Ludwig
Emil Meier rigardu ankaŭ la vikipedian
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
Li verkis interalie la kant-libreton
"Esperantista Kantaro", kiu aperis en 1907
ĉe la Esperanta eldonejo de Hans Theodor
Hoffmann en Berlino.