Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Heine * Frühlingsbotschaft Germana Arg-1043-527 2010-03-14 15:54 Manfred nur tiun forigu
Valentin Melnikov Milde fluas tra la kor' Esperanto Arg-1044-527 2010-03-15 17:53 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier Printempa saluto Esperanto 1908 Arg-1045-527 2010-03-14 15:53 Manfred nur tiun forigu
Kálmán Kalocsay Softe vibras tra l'anim' Esperanto Arg-1088-527 2010-05-27 11:29 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Heine,
Milde fluas tra la kor'

 

Heinrich Heine,
Printempa saluto

 

Heinrich Heine,
Softe vibras tra l'anim'

 

Heinrich Heine,
Frühlingsbotschaft

 
tradukita de Valentin Melnikov   tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Kálmán Kalocsay    
 
Milde fluas tra la kor'   Iras ĉarma sonoret'   Softe vibras tra l'anim'   Leise zieht durch mein Gemüt
kanto primavera.   Tra de mi animon.   melodi' tenera,   Liebliches Geläute
Flugu, melodi-sonor',   Sonu printemo kantet'   flugu al la malproksim',   Klinge, kleines Frühlingslied,
en la vast' aera.   En la malproksimon!   kanto primavera!   Kling hinaus ins Weite.
 
Flugu longe, sen ripoz',   Ĝis la dom' forsonu vi,   Flugu al florbeda dom',   Kling hinaus, bis an das Haus,
super domoj flutu.   Kie floroj pendas!   kaj se tie ĉarme   Wo die Blumen sprießen,
Se troviĝos tie roz' –   Diru al la roz', ke mi   ridos roz', en mia nom'   Wenn du eine Rose schaust,
ĝin de mi salutu.   Saluteton sendas.   ŝin salutu varme.   Sag, ich laß sie grüßen.
 
Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Valentin Melnikov.

Tiu ĉi poem-esperantigo estas - kun
permeso de s-ro Valentin Melnikov - prenita
el ties reta kolekto
http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov
. Vidu: http://www.esperanto-mv.pp.ru/Melnikov/Heine.html.
Vidu ankaŭ: http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/index.html.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1908.

Tiu ĉi esperantigo de la poemo estas vere
iom fuŝe tradukita. Ĝi aperis en programo
de koncerto el la jaro 1908 (laŭ informo
de la dana s-ano Lars Kromann
[lars.kromann@mail.dk]. Pri Ludwig
Emil Meier rigardu ankaŭ la vikipedian
retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Emil_Meier.
Li verkis interalie la kant-libreton
"Esperantista Kantaro", kiu aperis en 1907
ĉe la Esperanta eldonejo de Hans Theodor
Hoffmann en Berlino.
  Traduko de la Germana poemo "Frühlingsbotschaft"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976).

El la poezia volumo "Kanzonoj de Heine".
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17).

Tiu ĉi poemo troviĝas interalie ankaŭ
en la reta kolekto "Gutenberg.Spiegel"
sub
http://gutenberg.spiegel.de/?id=5&x
d=1136&kapitel=10&cHash=3da378c6dbfruehlin#gb_found
.