Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Mir träumte Germana Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
En sonĝo

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
En sonĝo princinon mi vidis
Kun vangoj malsekaj de ploro, -
Sub arbo, sub verda ni sidis,
Tenante nin koro ĉe koro.
 
"De l' patro de l' via la krono
Por mi ĝi ne estas havinda!
For, for la sceptro kaj trono -
Vin mem mi deziras, aminda!"
 
- "Ne eble!" Ŝi al mi rediras:
"En tombo mi estas tenata,
Mi nur en la nokto eliras
Al vi, mia sole amata!"
 
Traduko de la Germana poemo "Mir träumte"
de Heinrich Heine (*1797-12-13 -
†1856-02-17) en Esperanton de Ludwig
Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro Zamenhofo,
*1859-12-15 - †1917-04-14).

La origina teksto verkita de Heinrich
Heine troviĝas en la poem-volumo "Libro
de l' kantoj" (Buch der Lieder), parto
"Lirika Intermezo" (Lyrisches Intermezzo).
Anstataŭ la unua linio de la dua strofo
de la traduko de L. Zamenhof mi, Manfred
Retzlaff, proponas jenon: "De via patro
la reĝa krono".