Poezio
piece of old paper
Esperanto English German
Welcome Page Manfredo † List of Poems List of Translations List of Poets Poezio in Numbers Login
 export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show only standard export formats]
 additional export formats: plain text LaTeX LaTeX landscape DVI DVI landscape Postscript Postscript landscape | [add to book] [clear book]
author  [first name] title language publication id code last modification view
Heinrich Heine * Mir träumte German Arg-1040-526 2010-03-12 14:06 Manfred only this remove
Ludwig Lazarus Zamenhof En sonĝo Esperanto Arg-1041-526 2010-03-12 14:30 Manfred only this remove
Manfredo Ratislavo Mi sonĝis Esperanto Arg-1042-526 2010-03-12 15:40 Manfred only this remove

Heinrich Heine,
Mir träumte

 

Heinrich Heine,
En sonĝo

 

Heinrich Heine,
Mi sonĝis

 
    translated by Ludwig Lazarus Zamenhof   translated by Manfredo Ratislavo
 
Mir träumte von einem Königskind,   En sonĝo princinon mi vidis   En sonĝo princinon vidis mi
Mit nassen, blassen Wangen;   Kun vangoj malsekaj de ploro, -   Kun vangoj malsekaj de ploro, -
Wir saßen unter der grünen Lind'   Sub arbo, sub verda ni sidis,   Sub arbo, sub verda jen sidis ni,
Und hielten uns liebumfangen.   Tenante nin koro ĉe koro.   Tenante nin koro ĉe koro.
 
"Ich will nicht deines Vaters Thron,   "De l' patro de l' via la krono   "De via patro la reĝa kron',
Ich will nicht sein Szepter aus Golde,   Por mi ĝi ne estas havinda!   Por mi ĝi ne estas havinda!
Ich will nicht seine demantene Kron',   For, for la sceptro kaj trono -   For, for la sceptro kaj ankaŭ la tron' -
Ich will dich selber, du Holde!"   Vin mem mi deziras, aminda!"   Vin mem mi deziras, aminda!"
 
"Das kann nicht sein", sprach sie zu mir,   - "Ne eble!" Ŝi al mi rediras:   - "Ne eblas tio!" respondis ŝi:
"Ich liege ja im Grabe,   "En tombo mi estas tenata,   "En tombo mi estas tenata,
Und nur des Nachts komm' ich zu dir,   Mi nur en la nokto eliras   Ja nur en la nokto venas mi
Weil ich so lieb dich habe."   Al vi, mia sole amata!"   Al vi, mia sole amata!"
 
Author of this German poem is Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17).

Aus dem Gedichtband "Buch der Lieder",
Lyrisches Intermezzo, Gedichte I.
  Translation of the German poem "Mir
träumte" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

La origina teksto verkita de Heinrich
Heine troviĝas en la poem-volumo "Libro
de l' kantoj" (Buch der Lieder), parto
"Lirika Intermezo" (Lyrisches Intermezzo).
Anstataŭ la unua linio de la dua strofo
de la traduko de L. Zamenhof mi, Manfred
Retzlaff, proponas jenon: "De via patro
la reĝa krono".
  Translation of the German poem "Mir
träumte" by Heinrich Heine (*1797-12-13
- †1856-02-17) into Esperanto by
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, permesis al mi
ŝanĝi kelkajn liniojn de tiu Esperantigo,
kiun verkis Ludoviko Zamenhofo; ĉar en
la origina versio de Zamenhofo la finaj
vortoj de la unuaj kaj triaj linioj estas
dusilaboj, dum en la origina versio de H.
Heine tiuj estas uunsilabaj, tiel ke la
akcento estas sur la lasta silabo de tiuj
linioj. Krome, en du linioj mankas en la
Zamenhofa origina versio kvara akcentita
silabo. Tion mi provis "plibonigi". (Mi
supozas, ke s-ano Zamenhof pardonus tion
al mi.)