
| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Paul Bennemann | Amletero | Esperanto | 1933 | Arg-1034-525 | 2013-04-10 15:40 Manfred | nur tiun aldonu |
| Manfredo Ratislavo | Liebesbrief | Esperanto | 2010-03.01 | Arg-1035-525 | MR-492-01 | 2010-03-05 10:20 Manfred | nur tiun forigu |
| Otto Julius Bierbaum | * Liebesbrief | Germana | Arg-1033-525 | 2010-03-03 16:31 Manfred | nur tiun aldonu |
Otto Julius Bierbaum, |
| tradukita de Manfredo Ratislavo |
| En malproksimon for, |
| Super la montojn for, |
| Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for |
| Kantas mi al vi, ho amatino. |
| Ĉu vi aŭdas min? |
| Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo; |
| Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj |
| Per karesa flugilo ŝvebas; |
| Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto: |
| Aŭskultu vin mem. |
| Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu, |
| Aŭdu vian muĝantan koron |
| Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon, |
| Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo: |
| Al vi, pro vi |
| Sonas mia voko, |
| Sonas mia sopirplena animo, |
| Kiu vin serĉas. |
| En malproksimon for, |
| Super la montojn for, |
| Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for |
| Kantas mi al vi, ho amatino, |
| Kantas mia animo al vi. |
| Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief" de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 - †1910-02-01) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04) en 2010-03.01. La unua Esperantigo de la poemo troviĝis presita en la revuo „Heroldo“, n-ro 40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933. Pri la tradukinto vidu la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann. Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la poemon denove; ĉar mi pensas, ke la traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 – 1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo. |