Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun forigu
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun forigu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun aldonu

Otto Julius Bierbaum,
Amletero

 

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
tradukita de Paul Bennemann   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En malproksimon for,   En malproksimon for,
super la montojn for,   Super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas mi al vi, amatino –   Kantas mi al vi, ho amatino.
aŭdu min!   Ĉu vi aŭdas min?
 
Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo;   Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;
aŭdu la venton tuŝantan la herbejon   Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj
per karesa flugilo ŝvebante;   Per karesa flugilo ŝvebas;
aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’:   Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:
aŭdu vin mem –   Aŭskultu vin mem.
 
Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu,   Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,
aŭdu en vi muĝantan la koron   Aŭdu vian muĝantan koron
kaj vian sangon:   Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,
ĝi portas mian voĉon   Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:
kaj mian amon tra tuta via vivo.   Al vi, pro vi
Al vi, pro vi sonas voko;   Sonas mia voko,
krio de amplena animo   Sonas mia sopirplena animo,
serĉas vin, amatino – aŭdu min!   Kiu vin serĉas.
 
En malproksimon for,   En malproksimon for,
super la montojn for,   Super la montojn for,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
kantas la kor’, amatino,   Kantas mi al vi, ho amatino,
kantas la koro al vi!   Kantas mia animo al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de Paul
Bennemann (*1885-03.13 - †1954) en
1933.

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann
  Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.