Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun forigu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun aldonu

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 

Otto Julius Bierbaum,
Amletero

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Paul Bennemann
 
En malproksimon for,   En malproksimon for,
Super la montojn for,   super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino.   kantas mi al vi, amatino –
Ĉu vi aŭdas min?   aŭdu min!
 
Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;   Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo;
Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj   aŭdu la venton tuŝantan la herbejon
Per karesa flugilo ŝvebas;   per karesa flugilo ŝvebante;
Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:   aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’:
Aŭskultu vin mem.   aŭdu vin mem –
 
Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,   Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu,
Aŭdu vian muĝantan koron   aŭdu en vi muĝantan la koron
Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,   kaj vian sangon:
Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:   ĝi portas mian voĉon
Al vi, pro vi   kaj mian amon tra tuta via vivo.
Sonas mia voko,   Al vi, pro vi sonas voko;
Sonas mia sopirplena animo,   krio de amplena animo
Kiu vin serĉas.   serĉas vin, amatino – aŭdu min!
 
En malproksimon for,   En malproksimon for,
Super la montojn for,   super la montojn for,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for
Kantas mi al vi, ho amatino,   kantas la kor’, amatino,
Kantas mia animo al vi.   kantas la koro al vi!
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.
  Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de Paul
Bennemann (*1885-03.13 - †1954) en
1933.

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann