Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun forigu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun forigu

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
En malproksimon for,   Über die Ferne hin,
Super la montojn for,   Täler hin, Berge hin,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Durch alle Tage und Nächte hin,
Kantas mi al vi, ho amatino.   Sing ich zu dir, o Geliebte.
Ĉu vi aŭdas min?   Hörst du mich?
 
Aŭskultu la susuron de l’ arboj en pluvo;   Lausche dem Rauschen der Bäume im Regen,
Aŭskultu la venton, kiu super la gren-tigoj   Lausche dem Winde, der über die Halme
Per karesa flugilo ŝvebas;   Mit dem zärtlichen Fittiche hinstreift,
Aŭskultu la ĉarman parolon de l’ nokto:   Lausche dem holden Munde der Nacht;
Aŭskultu vin mem.   Lausche in dich.
 
Aŭskultu kun fermitaj okuloj; aŭdu,   Lausche geschlossenen Auges, höre,
Aŭdu vian muĝantan koron   Höre dein Herz, das rauschende, höre,
Kaj vian sangon: ĝi portas mian voĉon,   Höre dein Blut: es trägt meine Stimme,
Ĝi portas mian amon tra tuta via vivo:   Trägt meine Liebe durch all dein Leben:
Al vi, pro vi   Zu dir, um dich
Sonas mia voko,   Tönt mein Rufen,
Sonas mia sopirplena animo,   Tönt meine sehnsuchtsvolle Seele,
Kiu vin serĉas.   Die dich sucht.
 
En malproksimon for,   Über die Ferne hin,
Super la montojn for,   Berge hin, Täler hin,
Trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Durch alle Tage und Nächte hin
Kantas mi al vi, ho amatino,   Sing ich zu dir, o Geliebte,
Kantas mia animo al vi.   Singt meine Seele zu dir.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2010-03.01.

La unua Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann.
Mi, Manfred Retzlaff, provis traduki la
poemon denove; ĉar mi pensas, ke la
traduko de Paul Bennemann (13.03.1885 –
1954) ne sufiĉe agordas kun la originalo.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01).

Das Gedicht ist zu finden unter
http://www.deutsche-liebeslyrik.de/bierbaum.htm#g43
und
http://www.zeno.org/Literatur/M/Bie
baum,+Otto+Julius/Gedichte/Ausgew%C3%A4h
te+Gedichte/Gemma/Zwei+Liebesbriefe/1.+%5B%C3%9Cber+die+Ferne+hin%5D
.

Hinsichtlich des Verfassers siehe:
http://de.wikipedia.org/wiki/Otto_Julius_Bierbaum.