Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Bennemann Amletero Esperanto 1933 Arg-1034-525 2013-04-10 15:40 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Liebesbrief Esperanto 2010-03.01 Arg-1035-525 | MR-492-01 2010-03-05 10:20 Manfred nur tiun aldonu
Otto Julius Bierbaum * Liebesbrief Germana Arg-1033-525 2010-03-03 16:31 Manfred nur tiun forigu

Otto Julius Bierbaum,
Amletero

 

Otto Julius Bierbaum,
Liebesbrief

 
tradukita de Paul Bennemann    
 
En malproksimon for,   Über die Ferne hin,
super la montojn for,   Täler hin, Berge hin,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Durch alle Tage und Nächte hin,
kantas mi al vi, amatino –   Sing ich zu dir, o Geliebte.
aŭdu min!   Hörst du mich?
 
Aŭdu susuron de l’ arboj en pluvo;   Lausche dem Rauschen der Bäume im Regen,
aŭdu la venton tuŝantan la herbejon   Lausche dem Winde, der über die Halme
per karesa flugilo ŝvebante;   Mit dem zärtlichen Fittiche hinstreift,
aŭdu obtuzan ĝemon de l’ nokt’:   Lausche dem holden Munde der Nacht;
aŭdu vin mem –   Lausche in dich.
 
Aŭdu kun revaj okuloj; aŭdu,   Lausche geschlossenen Auges, höre,
aŭdu en vi muĝantan la koron   Höre dein Herz, das rauschende, höre,
kaj vian sangon:   Höre dein Blut: es trägt meine Stimme,
ĝi portas mian voĉon   Trägt meine Liebe durch all dein Leben:
kaj mian amon tra tuta via vivo.   Zu dir, um dich
Al vi, pro vi sonas voko;   Tönt mein Rufen,
krio de amplena animo   Tönt meine sehnsuchtsvolle Seele,
serĉas vin, amatino – aŭdu min!   Die dich sucht.
 
En malproksimon for,   Über die Ferne hin,
super la montojn for,   Berge hin, Täler hin,
trans ĉiujn tagojn kaj noktojn for   Durch alle Tage und Nächte hin
kantas la kor’, amatino,   Sing ich zu dir, o Geliebte,
kantas la koro al vi!   Singt meine Seele zu dir.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebesbrief"
de Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01) en Esperanton de Paul
Bennemann (*1885-03.13 - †1954) en
1933.

Tiu ĉi Esperantigo de la poemo troviĝis
presita en la revuo „Heroldo“, n-ro
40 (745) de l’ 8a de oktobro 1933.
Pri la tradukinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Paul_Bennemann
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Otto Julius Bierbaum (*1865-06-28 -
†1910-02-01).

Das Gedicht ist zu finden unter
http://www.deutsche-liebeslyrik.de/bierbaum.htm#g43
und
http://www.zeno.org/Literatur/M/Bie
baum,+Otto+Julius/Gedichte/Ausgew%C3%A4h
te+Gedichte/Gemma/Zwei+Liebesbriefe/1.+%5B%C3%9Cber+die+Ferne+hin%5D
.

Hinsichtlich des Verfassers siehe:
http://de.wikipedia.org/wiki/Otto_Julius_Bierbaum.