Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Lokofobio Esperanto 1983-06 Arg-1007-512 | MR-066-2c 2010-02-18 07:14 Manfred nur tiun forigu
Eugen Roth * Platzangst Germana Arg-1006-512 2010-02-18 07:05 Manfred nur tiun aldonu

Eugen Roth,
Lokofobio

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
En trajno, sub la lum’ ampola,
jen sidas iu homo sola.
Moderna estas la vagono
kaj multe kostis ĝi da mono.
 
Cent sido-lokoj vakas tute,
petegas pri eksido mute.
Nur havas sencon pleno trajno,
ĝi estas de l’ fervojo gajno.
 
Sed la malplena trajno restas
senhoma, kiel ĝi nun estas.
De l’ nokto mezo jam alvenas,
fantome sin la trajno trenas!
 
La hom’, de timo jam pelata,
de l’ lok’ ekstaras okupata,
eksidas tie ĉi ka tie
kaj ĉirkaŭiras malracie.
 
La hom’, aliujn ŝajniganta,
ekkonas, ke ĝi estas vanta,
ekploras ege pro malĝojo,
pro kompatemo je l’ fervojo.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Platzangst"
de Eugen Roth (*1895-01-24 - †1976-04-28)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983-06.
 
1) aŭ:\\pro kompateg’ al la fervojo.\\aŭ
eble:\\pro kompateg’ je la fervojo.