Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Alvenas generacioj Esperanto Arg-1003-510 2010-02-11 11:57 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Die Jahre kommen und gehen Germana Arg-1001-510 2010-02-07 01:26 Manfred nur tiun aldonu
Corrado Grazzini Venas la jaroj kaj foriras Esperanto Arg-1002-510 2010-02-07 01:28 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Alvenas generacioj

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Alvenas generacioj
Kaj ree iras for;
Sed ne formortas la amo
estanta en mia kor'.
 
Nur unufoje, mortonte,
Mi emus revidi cin
Kaj diri al ci surgenue:
"Mi amas vin, sinjorin'!" 1)
 
Traduko de la Germana poemo "Die Jahre
kommen und gehen" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, uzis en mia Esperantigo
la pronomojn "ci" ka "vin" por redoni
tion, ke la poeto uzis en la lasta linio
la germanan prepozion "Sie", per kiu oni
alparolas fremdajn personojn. Sonas tio
iom ironie aŭ moke. La poeto faris tion
verŝajne intence por distancigi sin iom,
kvazaŭ ŝerce.
 
1) aŭ eble:\\"Madame, mi amas vin!";\\ĉar
ankaŭ en la germana-lingva originalo
troviĝas la franca vorto "Madame".