eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Manfredo Ratislavo | Alvenas generacioj | Esperanto | Arg-1003-510 | 2010-02-11 11:57 Manfred | nur tiun forigu | |
Corrado Grazzini | Venas la jaroj kaj foriras | Esperanto | Arg-1002-510 | 2010-02-07 01:28 Manfred | nur tiun forigu | |
Heinrich Heine | * Die Jahre kommen und gehen | Germana | Arg-1001-510 | 2010-02-07 01:26 Manfred | nur tiun forigu |
Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | Heinrich Heine, | ||
tradukita de Corrado Grazzini | tradukita de Manfredo Ratislavo | |||
Die Jahre kommen und gehen, | Venas la jaroj kaj foriras | Alvenas generacioj | ||
Geschlechter steigen ins Grab, | kaj tutaj generacio pasas kun ili; | Kaj ree iras for; | ||
Doch nimmer vergeht die Liebe, | sed la amo, la amo el mia kor' | Sed ne formortas la amo | ||
Die ich im Herzen hab. | ne malaperas. | estanta en mia kor'. | ||
Nur einmal noch möcht ich dich sehen, | Unufoje mi volus vidi vin ankoraŭ, | Nur unufoje, mortonte, | ||
Und sinken vor dir aufs Knie, | mi volus fali surgenue ĉe vi, | Mi emus revidi cin | ||
Und sterbend zu dir sprechen: | kaj volus diri mi, mortanta, al vi: | Kaj diri al ci surgenue: | ||
"Madame, ich liebe Sie!" | vin amas mi, virino! | "Mi amas vin, sinjorin'!" 1) | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17). Aus dem Werk "Lyrisches Intermezzo, Gedichte I, Nr. 25". Siehe auch die Internetzseite http://www.textlog.de/23223.html. | Traduko de la Germana poemo "Die Jahre kommen und gehen" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Corrado Grazzini. Tiu ĉi traduko estas laŭvorta Esperantigo, ne rimita kaj ne havanta la versritmon de la germana-lingva originalo (Manfred Retzlaff). Ĝi aperis en la n-ro 1/1967, de la 16-a de Januaro 1967, en la Esperanta revuo "Heroldo" (laŭ indiko de s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej 6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo, lars.kromann@mail.dk). | Traduko de la Germana poemo "Die Jahre kommen und gehen" de Heinrich Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17) en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04). Mi, Manfred Retzlaff, uzis en mia Esperantigo la pronomojn "ci" ka "vin" por redoni tion, ke la poeto uzis en la lasta linio la germanan prepozion "Sie", per kiu oni alparolas fremdajn personojn. Sonas tio iom ironie aŭ moke. La poeto faris tion verŝajne intence por distancigi sin iom, kvazaŭ ŝerce. | ||
1) aŭ eble:\\"Madame, mi amas vin!";\\ĉar ankaŭ en la germana-lingva originalo troviĝas la franca vorto "Madame". |