Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 86 Minnelied Nederlanda Arg-2021-509 2014-05-01 07:11 Manfred nur tiun aldonu
Lorenz Urbano Amkanto Esperanto Arg-1000-509 2010-02-02 10:03 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Heinrich Christoph Hölty * Minnelied Germana Arg-999-509 2010-02-02 10:05 Manfred nur tiun aldonu

Ludwig Heinrich Christoph Hölty,
Amkanto

 
tradukita de Lorenz Urbano
 
Pliraviĝas birdokant',
se l' idol' anĝela,
kiu igis min amant',
migras en park' bela.
 
Pli kolore ĉiu flor'
de l' herbej' aspektas,
kie mia kortrezor'
la bukedon plektas.
 
.................................
.................................
.................................
................................
 
Sen ŝi mankas vera ĝu',
velkas plant' ĝardena,
kaj vespere rug' ne plu
igas min serena.
 
Mia kara sorĉistin'
ĉiam ĉe mi restu,
por ke ĝoj' plenigu min,
feliĉul' mi estu!
 
Traduko de la Germana poemo "Minnelied"
de Ludwig Heinrich Christoph Hölty (Holtjo,
Ludoviko Henriko Kristofo, *1748-12-21 -
†1776-09.01) en Esperanton de Lorenz
Urbano (civila nomo: Heinrich Lorenz,
*1902 - †1980).

Tiun ĉi tradukon trovis s-ano Lars Kromann
(Stenbrydervej 6, Værløse,
DK-4640 Fakse, Danujo) en malnova numero
de la revuo "Heroldo". Muzikaĵon por tiu
ĉi poemo verkis la germana komponisto
Johannes Brahms (17.05.1833 - 03.04.1897).