Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Karl Vanselow Elkora diro Esperanto Arg-995-507 2014-06-20 21:09 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Ich wollt, meine Schmerzen ergössen Germana Arg-994-507 2010-01-23 18:22 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Elkora diro

 
tradukita de Karl Vanselow
 
Mi volus, ke tuta la forto
De l' amo el mia kor'!
Kuniĝu en unu vorto.
La vento ĝin portu for.
 
Al vi kun flustra kareso
Ĝin portu la venta spir',
Por ke vi memoru sen ĉeso
La ardon de mia sopir'.
 
Kaj kiam vi kuŝos en dormo,
Ĝi sonu kun mara bru',
Ĝi sonu kun forto de ŝtormo
Tra viaj sonĝoj plu.
 
Traduko de la Germana poemo "Ich wollt,
meine Schmerzen ergössen" de Heinrich
Heine (*1797-12-13 - †1856-02-17)
en Esperanton de Karl Vanselow (*1877-03-20
- †1959-12-28).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poem-tradukon en la retejo
http://esperantoplatz.wikispaces.com/Vanselow+und+Esperanto.
Pri la tradukinto Karl Vanselow rigardu
ankaŭ la vikipedian paĝaron
http://eo.wikipedia.org/wiki/Karl_Vanselow.
La poem-traduko aperis ankaŭ en la n-ro
7(902)de la revuo "Heroldo" de l' 22.11.1936.