Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun forigu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gesang der Geister über den Wassern

 
tradukita de Karl Jost    
 
La homa animo   Des Menschen Seele
similas al akvo,   Gleicht dem Wasser:
de l' ĉielo ĝi venas,   Vom Himmel kommt es,
al ĉielo ĝi iras,   Zum Himmel steigt es,
kaj devas denove   Und wieder nieder
reveni al tero,   Zur Erde muß es,
daŭre ŝanĝante.   Ewig wechselnd.
 
Torente de l' alta   Strömt von der hohen,
kruta rokvando   Steilen Felswand
pura la akvo   Der reine Strahl,
ĉarme disŝprucas   Dann stäubt er lieblich
je nubondoj   In Wolkenwellen
sur glatan rokon,   Zum glatten Fels,
kaj facilkviete   Und leicht empfangen,
fluas nubvuale,   Wallt er verschleiernd,
murmure   Leisrauschend
en la profundon.   Zur Tiefe nieder.
 
Se staras rifoj   Ragen Klippen
al falo kontraŭe,   Dem Sturz entgegen,
ĝi ŝaŭmas kolere,   Schäumt er unmutig
ŝtup-al-ŝtupe   Stufenweise
abismen.   Zum Abgrund.
 
Nun malrapide   Im flachen Bette
ĝi trarampas la valon,   Schleicht er das Wiesental hin,
kaj en glata la lag'   Und in dem glatten See
respegulas sin.   Weiden ihr Antlitz
ĉiuj la astroj.   Alle Gestirne.
 
Vent' estas al ondo   Wind ist der Welle
ĉarma kunulo;   Lieblicher Buhler;
vent' kirlas el fundo   Wind mischt vom Grund aus
ŝaŭmantajn ondegojn.   Schäumende Wogen.
 
Animo de l' homo,   Seele des Menschen,
vi similas al akvo!   Wie gleichst du dem Wasser!
Sorto de l' homo,   Schicksal des Menschen,
al vent' similas ja vi.   Wie gleichst du dem Wind!
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).