eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Gesang der Geister über den Wassern | Germana | Arg-988-504 | 2010-01-10 17:18 Manfred | nur tiun aldonu | |
Karl Jost | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-989-504 | 2010-01-11 12:54 Manfred | nur tiun forigu | |
Willy Nüesch | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-1025-504 | 2013-08-28 18:48 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | |
tradukita de Karl Jost | tradukita de Willy Nüesch | |
La homa animo | La homanimo | |
similas al akvo, | Similas al akvo: | |
de l' ĉielo ĝi venas, | De l' ĉielo ĝi venas, | |
al ĉielo ĝi iras, | Al ĉielo ĝi iras, | |
kaj devas denove | Kaj infren ree | |
reveni al tero, | Al tero ĝi devas, | |
daŭre ŝanĝante. | En ŝanĝo eterna. | |
Torente de l' alta | Kiam de l' alta, | |
kruta rokvando | Kruta rokmuro | |
pura la akvo | Fluas la pura radio, | |
ĉarme disŝprucas | Ĝi polvas plaĉe | |
je nubondoj | En nubaj ondoj | |
sur glatan rokon, | Al glata roko, | |
kaj facilkviete | Kaj mildakceptite | |
fluas nubvuale, | Ĝi ondas vuale, | |
murmure | Softmuĝe | |
en la profundon. | Al la profundo. | |
Se staras rifoj | Kaj se rifoj | |
al falo kontraŭe, | Kontraŭas la falon, | |
ĝi ŝaŭmas kolere, | Ĝi ŝaŭmas indigne | |
ŝtup-al-ŝtupe | Ŝtup-post-ŝtupe | |
abismen. | Abismen. | |
Nun malrapide | En malprofunda fluejo | |
ĝi trarampas la valon, | Ĝi rampas tra l' valo herbeja, | |
kaj en glata la lag' | Kaj en la glata lago | |
respegulas sin. | Paŝtas sian vizaĝon | |
ĉiuj la astroj. | Astroj ĉielaj. | |
Vent' estas al ondo | Vent' 'stas amanto | |
ĉarma kunulo; | Ĉarma de l' ondo, | |
vent' kirlas el fundo | Vent' miksas funde | |
ŝaŭmantajn ondegojn. | Ondojn ŝaŭmantajn. | |
Animo de l' homo, | Vi, homa animo, | |
vi similas al akvo! | Similas al akvo. | |
Sorto de l' homo, | Vi, sorto de l' homo, | |
al vent' similas ja vi. | Similas al vent'. | |
Traduko de la Germana poemo "Gesang der Geister über den Wassern" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Karl Jost (*1876 - †1952). Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo "Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144), 27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951. Vidu ankaŭ la retejon http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm. S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danio, lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin tien. Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn. Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch | Traduko de la Germana poemo "Gesang der Geister über den Wassern" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09). La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono: +41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred Retzlaff, la permeson publikigi siajn poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto "Argiope.poezio.net". |