Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun aldonu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
tradukita de Karl Jost
 
La homa animo
similas al akvo,
de l' ĉielo ĝi venas,
al ĉielo ĝi iras,
kaj devas denove
reveni al tero,
daŭre ŝanĝante.
 
Torente de l' alta
kruta rokvando
pura la akvo
ĉarme disŝprucas
je nubondoj
sur glatan rokon,
kaj facilkviete
fluas nubvuale,
murmure
en la profundon.
 
Se staras rifoj
al falo kontraŭe,
ĝi ŝaŭmas kolere,
ŝtup-al-ŝtupe
abismen.
 
Nun malrapide
ĝi trarampas la valon,
kaj en glata la lag'
respegulas sin.
ĉiuj la astroj.
 
Vent' estas al ondo
ĉarma kunulo;
vent' kirlas el fundo
ŝaŭmantajn ondegojn.
 
Animo de l' homo,
vi similas al akvo!
Sorto de l' homo,
al vent' similas ja vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch