Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun forigu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Gesang der Geister über den Wassern

 
tradukita de Willy Nüesch   tradukita de Karl Jost    
 
La homanimo   La homa animo   Des Menschen Seele
Similas al akvo:   similas al akvo,   Gleicht dem Wasser:
De l' ĉielo ĝi venas,   de l' ĉielo ĝi venas,   Vom Himmel kommt es,
Al ĉielo ĝi iras,   al ĉielo ĝi iras,   Zum Himmel steigt es,
Kaj infren ree   kaj devas denove   Und wieder nieder
Al tero ĝi devas,   reveni al tero,   Zur Erde muß es,
En ŝanĝo eterna.   daŭre ŝanĝante.   Ewig wechselnd.
 
Kiam de l' alta,   Torente de l' alta   Strömt von der hohen,
Kruta rokmuro   kruta rokvando   Steilen Felswand
Fluas la pura radio,   pura la akvo   Der reine Strahl,
Ĝi polvas plaĉe   ĉarme disŝprucas   Dann stäubt er lieblich
En nubaj ondoj   je nubondoj   In Wolkenwellen
Al glata roko,   sur glatan rokon,   Zum glatten Fels,
Kaj mildakceptite   kaj facilkviete   Und leicht empfangen,
Ĝi ondas vuale,   fluas nubvuale,   Wallt er verschleiernd,
Softmuĝe   murmure   Leisrauschend
Al la profundo.   en la profundon.   Zur Tiefe nieder.
 
Kaj se rifoj   Se staras rifoj   Ragen Klippen
Kontraŭas la falon,   al falo kontraŭe,   Dem Sturz entgegen,
Ĝi ŝaŭmas indigne   ĝi ŝaŭmas kolere,   Schäumt er unmutig
Ŝtup-post-ŝtupe   ŝtup-al-ŝtupe   Stufenweise
Abismen.   abismen.   Zum Abgrund.
 
En malprofunda fluejo   Nun malrapide   Im flachen Bette
Ĝi rampas tra l' valo herbeja,   ĝi trarampas la valon,   Schleicht er das Wiesental hin,
Kaj en la glata lago   kaj en glata la lag'   Und in dem glatten See
Paŝtas sian vizaĝon   respegulas sin.   Weiden ihr Antlitz
Astroj ĉielaj.   ĉiuj la astroj.   Alle Gestirne.
 
Vent' 'stas amanto   Vent' estas al ondo   Wind ist der Welle
Ĉarma de l' ondo,   ĉarma kunulo;   Lieblicher Buhler;
Vent' miksas funde   vent' kirlas el fundo   Wind mischt vom Grund aus
Ondojn ŝaŭmantajn.   ŝaŭmantajn ondegojn.   Schäumende Wogen.
 
Vi, homa animo,   Animo de l' homo,   Seele des Menschen,
Similas al akvo.   vi similas al akvo!   Wie gleichst du dem Wasser!
Vi, sorto de l' homo,   Sorto de l' homo,   Schicksal des Menschen,
Similas al vent'.   al vent' similas ja vi.   Wie gleichst du dem Wind!
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".
  Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22).