Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun aldonu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun forigu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
tradukita de Willy Nüesch   tradukita de Karl Jost
 
La homanimo   La homa animo
Similas al akvo:   similas al akvo,
De l' ĉielo ĝi venas,   de l' ĉielo ĝi venas,
Al ĉielo ĝi iras,   al ĉielo ĝi iras,
Kaj infren ree   kaj devas denove
Al tero ĝi devas,   reveni al tero,
En ŝanĝo eterna.   daŭre ŝanĝante.
 
Kiam de l' alta,   Torente de l' alta
Kruta rokmuro   kruta rokvando
Fluas la pura radio,   pura la akvo
Ĝi polvas plaĉe   ĉarme disŝprucas
En nubaj ondoj   je nubondoj
Al glata roko,   sur glatan rokon,
Kaj mildakceptite   kaj facilkviete
Ĝi ondas vuale,   fluas nubvuale,
Softmuĝe   murmure
Al la profundo.   en la profundon.
 
Kaj se rifoj   Se staras rifoj
Kontraŭas la falon,   al falo kontraŭe,
Ĝi ŝaŭmas indigne   ĝi ŝaŭmas kolere,
Ŝtup-post-ŝtupe   ŝtup-al-ŝtupe
Abismen.   abismen.
 
En malprofunda fluejo   Nun malrapide
Ĝi rampas tra l' valo herbeja,   ĝi trarampas la valon,
Kaj en la glata lago   kaj en glata la lag'
Paŝtas sian vizaĝon   respegulas sin.
Astroj ĉielaj.   ĉiuj la astroj.
 
Vent' 'stas amanto   Vent' estas al ondo
Ĉarma de l' ondo,   ĉarma kunulo;
Vent' miksas funde   vent' kirlas el fundo
Ondojn ŝaŭmantajn.   ŝaŭmantajn ondegojn.
 
Vi, homa animo,   Animo de l' homo,
Similas al akvo.   vi similas al akvo!
Vi, sorto de l' homo,   Sorto de l' homo,
Similas al vent'.   al vent' similas ja vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".
  Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Karl
Jost (*1876 - †1952).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo
"Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144),
27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951.
Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, DK-4640 Fakse, Danio,
lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin
tien.
Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto
loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis
kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo
kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron
de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn.
Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch