Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Gesang der Geister über den Wassern Germana Arg-988-504 2010-01-10 17:18 Manfred nur tiun aldonu
Karl Jost Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-989-504 2010-01-11 12:54 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch Kanto de la spiritoj super la akvoj Esperanto Arg-1025-504 2013-08-28 18:48 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kanto de la spiritoj super la akvoj

 
tradukita de Willy Nüesch
 
La homanimo
Similas al akvo:
De l' ĉielo ĝi venas,
Al ĉielo ĝi iras,
Kaj infren ree
Al tero ĝi devas,
En ŝanĝo eterna.
 
Kiam de l' alta,
Kruta rokmuro
Fluas la pura radio,
Ĝi polvas plaĉe
En nubaj ondoj
Al glata roko,
Kaj mildakceptite
Ĝi ondas vuale,
Softmuĝe
Al la profundo.
 
Kaj se rifoj
Kontraŭas la falon,
Ĝi ŝaŭmas indigne
Ŝtup-post-ŝtupe
Abismen.
 
En malprofunda fluejo
Ĝi rampas tra l' valo herbeja,
Kaj en la glata lago
Paŝtas sian vizaĝon
Astroj ĉielaj.
 
Vent' 'stas amanto
Ĉarma de l' ondo,
Vent' miksas funde
Ondojn ŝaŭmantajn.
 
Vi, homa animo,
Similas al akvo.
Vi, sorto de l' homo,
Similas al vent'.
 
Traduko de la Germana poemo "Gesang der
Geister über den Wassern" de Johann
Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 -
†1832-03-22) en Esperanton de Willy
Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon,
Svislando, *1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto
"Argiope.poezio.net".