eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Johann Wolfgang von Goethe | * Gesang der Geister über den Wassern | Germana | Arg-988-504 | 2010-01-10 17:18 Manfred | nur tiun forigu | |
Karl Jost | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-989-504 | 2010-01-11 12:54 Manfred | nur tiun forigu | |
Willy Nüesch | Kanto de la spiritoj super la akvoj | Esperanto | Arg-1025-504 | 2013-08-28 18:48 Manfred | nur tiun forigu |
Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | Johann Wolfgang von Goethe, | ||
tradukita de Willy Nüesch | tradukita de Karl Jost | |||
Des Menschen Seele | La homanimo | La homa animo | ||
Gleicht dem Wasser: | Similas al akvo: | similas al akvo, | ||
Vom Himmel kommt es, | De l' ĉielo ĝi venas, | de l' ĉielo ĝi venas, | ||
Zum Himmel steigt es, | Al ĉielo ĝi iras, | al ĉielo ĝi iras, | ||
Und wieder nieder | Kaj infren ree | kaj devas denove | ||
Zur Erde muß es, | Al tero ĝi devas, | reveni al tero, | ||
Ewig wechselnd. | En ŝanĝo eterna. | daŭre ŝanĝante. | ||
Strömt von der hohen, | Kiam de l' alta, | Torente de l' alta | ||
Steilen Felswand | Kruta rokmuro | kruta rokvando | ||
Der reine Strahl, | Fluas la pura radio, | pura la akvo | ||
Dann stäubt er lieblich | Ĝi polvas plaĉe | ĉarme disŝprucas | ||
In Wolkenwellen | En nubaj ondoj | je nubondoj | ||
Zum glatten Fels, | Al glata roko, | sur glatan rokon, | ||
Und leicht empfangen, | Kaj mildakceptite | kaj facilkviete | ||
Wallt er verschleiernd, | Ĝi ondas vuale, | fluas nubvuale, | ||
Leisrauschend | Softmuĝe | murmure | ||
Zur Tiefe nieder. | Al la profundo. | en la profundon. | ||
Ragen Klippen | Kaj se rifoj | Se staras rifoj | ||
Dem Sturz entgegen, | Kontraŭas la falon, | al falo kontraŭe, | ||
Schäumt er unmutig | Ĝi ŝaŭmas indigne | ĝi ŝaŭmas kolere, | ||
Stufenweise | Ŝtup-post-ŝtupe | ŝtup-al-ŝtupe | ||
Zum Abgrund. | Abismen. | abismen. | ||
Im flachen Bette | En malprofunda fluejo | Nun malrapide | ||
Schleicht er das Wiesental hin, | Ĝi rampas tra l' valo herbeja, | ĝi trarampas la valon, | ||
Und in dem glatten See | Kaj en la glata lago | kaj en glata la lag' | ||
Weiden ihr Antlitz | Paŝtas sian vizaĝon | respegulas sin. | ||
Alle Gestirne. | Astroj ĉielaj. | ĉiuj la astroj. | ||
Wind ist der Welle | Vent' 'stas amanto | Vent' estas al ondo | ||
Lieblicher Buhler; | Ĉarma de l' ondo, | ĉarma kunulo; | ||
Wind mischt vom Grund aus | Vent' miksas funde | vent' kirlas el fundo | ||
Schäumende Wogen. | Ondojn ŝaŭmantajn. | ŝaŭmantajn ondegojn. | ||
Seele des Menschen, | Vi, homa animo, | Animo de l' homo, | ||
Wie gleichst du dem Wasser! | Similas al akvo. | vi similas al akvo! | ||
Schicksal des Menschen, | Vi, sorto de l' homo, | Sorto de l' homo, | ||
Wie gleichst du dem Wind! | Similas al vent'. | al vent' similas ja vi. | ||
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22). | Traduko de la Germana poemo "Gesang der Geister über den Wassern" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, *1927-05-09). La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono: +41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred Retzlaff, la permeson publikigi siajn poem-tradukojn en la interreta poem-kolekto "Argiope.poezio.net". | Traduko de la Germana poemo "Gesang der Geister über den Wassern" de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22) en Esperanton de Karl Jost (*1876 - †1952). Tiu ĉi traduko troviĝas en la revuo "Heroldo de Esperanto", n-ro 9 (1144), 27-a jarkolekto, de l' 1-a de junio 1951. Vidu ankaŭ la retejon http://www.literaturo.dk/spiritoj.htm. S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danio, lars.kromann@mail.dk) enmetis ĝin tien. Karl Jost estis tre aktiva Esperantisto loĝinta en la svisa urbo Zuriko. Li estis kunfondinto de la Zurika Esperanto-Societo kaj verkis multajn tradukojn, lerno-libron de Esperanto kaj aliajn Esperantaĵojn. Vidu ankaŭ la retejon www.planlingvoj.ch |