Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ernfrid Malmgren Blovas vent'... Esperanto 1934 Arg-973-498 2009-11-25 10:56 Manfred nur tiun forigu
N. N. 17 * Vinden drar... Sveda Arg-972-498 2009-11-25 11:08 Manfred nur tiun aldonu
Erich Spohr Winde wehn... Germana 1925 Arg-974-498 2009-11-25 11:18 Manfred nur tiun forigu

N. N. 17,
Blovas vent'...

 

N. N. 17,
Winde wehn...

 
tradukita de Ernfrid Malmgren   tradukita de Erich Spohr
 
Blovas vent', post moment'   Winde wehn, Schiffe gehn
iros ŝip' al mar'.   weit in fremde Land´
Ploretas amikino de l' marist',   Nur des Matrosen allerliebster Schatz
malĝojas la ondar'.   bleibt weinend stehn am Strand.
 
Ploru ne, etulin',   Wein doch nicht, lieb Gesicht,
viŝu larmojn for,   wisch die Tränen ab!
ĉar mi revenos post mallonga temp'   Und denk an mich und an die schöne Zeit,
kun ĝojo en la kor'!   bis ich dich wieder hab.
 
Or' kaj arĝent' el Orient'   Silber und Gold, Kisten voll,
estos donac' de mi.   bring ich dann mit mir.
Velur' kaj silko estos en la kest',   Ich bringe Seiden, schönes Sammetzeug,
kaj ĉion havos vi.   und alles schenk' ich dir.
 
Traduko de la Sveda poemo "Vinden drar..."
de N. N. 17 en Esperanton de Ernfrid
Malmgren (*1899-11.03 - †1970-03-28)
en 1934.

Pri la tradukinto Ernfrid Malmgren vidu
la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ernfrid_Malmgren.
La traduko troveblas en la retejo
http://www.literaturo.dk/blovas.htm.
Tie estas indikitaj ankaŭ la muzik-notoj.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, Danujo, "lars.kromann@mail.dk")
kopiis ĝin el la revuo "Heroldo de
Esperanto", Köln, Germanio. N-ro 27 (784),
dekkvina jarkolekto, 8-an de julio 1934.
  Traduko de la Sveda poemo "Vinden drar..."
de N. N. 17 en la Germanan de Erich Spohr
en 1925.

Germanigita de Erich Spohr kaj Hermann
Gumbel ĉirkaŭ la jaro 1925. Vidu la
retejon http://www.volksliederarchiv.de/text1269.html.
La germana versio de la kanto estas aŭdebla
en http://www.youtube.com/watch?v=C4uWKo7Vp70,
kantas ĝin la germana opera kantisto
Hermann Prey.