Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Erich Spohr Winde wehn... Germana 1925 Arg-974-498 2009-11-25 11:18 Manfred nur tiun aldonu
Ernfrid Malmgren Blovas vent'... Esperanto 1934 Arg-973-498 2009-11-25 10:56 Manfred nur tiun forigu
N. N. 17 * Vinden drar... Sveda Arg-972-498 2009-11-25 11:08 Manfred nur tiun aldonu

N. N. 17,
Blovas vent'...

 
tradukita de Ernfrid Malmgren
 
Blovas vent', post moment'
iros ŝip' al mar'.
Ploretas amikino de l' marist',
malĝojas la ondar'.
 
Ploru ne, etulin',
viŝu larmojn for,
ĉar mi revenos post mallonga temp'
kun ĝojo en la kor'!
 
Or' kaj arĝent' el Orient'
estos donac' de mi.
Velur' kaj silko estos en la kest',
kaj ĉion havos vi.
 
Traduko de la Sveda poemo "Vinden drar..."
de N. N. 17 en Esperanton de Ernfrid
Malmgren (*1899-11.03 - †1970-03-28)
en 1934.

Pri la tradukinto Ernfrid Malmgren vidu
la retejon http://eo.wikipedia.org/wiki/Ernfrid_Malmgren.
La traduko troveblas en la retejo
http://www.literaturo.dk/blovas.htm.
Tie estas indikitaj ankaŭ la muzik-notoj.
S-ro Lars Kromann (Stenbrydervej 6,
Værløse, Danujo, "lars.kromann@mail.dk")
kopiis ĝin el la revuo "Heroldo de
Esperanto", Köln, Germanio. N-ro 27 (784),
dekkvina jarkolekto, 8-an de julio 1934.