Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Dippel * Das Herz am Rhein Germana 1847 Arg-967-496 2014-04-23 13:18 Manfred nur tiun forigu
N. N. 16 La koro ĉe l' Rejno Esperanto 1932-08-01 Arg-969-496 2009-12-02 13:19 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Dippel,
La koro ĉe l' Rejno

 

Heinrich Dippel,
Das Herz am Rhein

 
tradukita de N. N. 16    
 
En Rejno profunda kaŝiĝas kron'   Es liegt eine Krone im tiefen Rhein,
Sorĉita el or' kaj juvela ŝton',   gezaubert von Gold und von Edelstein.
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor'-   Und wer sie erhebt aus tiefem Grund,
­Li estos kronata en sama la hor'.   den krönt man zu Aachen in selbiger Stund:
De l' Belt' ĝis Danubo en land' kiu ajn   Vom Belt bis zur Donau die Lande sind sein,
Reganto li estos: la Reĝo de l' Rejn'!   dem Kaiser der Zukunft, dem Fürsten am Rhein.
 
En Rejno profunda kaŝiĝas lir'   Es liegt eine Leier im grünen Rhein,
El blanka eburo kaj brilsafir'   gezaubert von Gold und von Elfenbein,
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor' -   und wer sie erhebt aus tiefem Grunde,
Tuj verve li kantos kun fajra fervor'.   dem strömen die Lieder begeistert vom Mund.
Senmorta li estas en temp' kiu ajn:   Der Kranz der Unsterblichkeit wartet sein,
La Bardo estonta, la Bardo de l' Rejn'!   des Sängers der Zukunft, des Sängers am Rhein.
 
Ĉe Rejno post verdaj vinbranĉoj jen   Ich weiß wo ein Häuschen am grünen Rhein,
Dometo sin kaŝas kun gajmien'.1)   umranket von Reblaub die Fensterlein,
Enloĝas knabino kun virga kor',   drin waltet ein Herz so engelgleich,
Je virto ja riĉa, malriĉa je or'.   so arm zwar an Gold, doch an Unschuld so reich.
Se virgan ĉi koron akirus mi,   Gehörte dies Herz an dem Rheine mir,
Mi donus la kronon, la liron por ĝi!   ich gäbe die Krone, die Leier dafür.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Herz am
Rhein" de Heinrich Dippel (*1825 -
†1870) en Esperanton de N. N. 16
en 1932-08-01.

El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
Speciala numero, 13-a jarkolekto, 1-an de
aŭgusto 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand
Berger.

Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/rejno.htm,
kiun verkis s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej
6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo.

Mi, Manfred Retzlaff, proponas alian
traduk-version de la unuaj du linioj de
la tria strofo; ĉar mi pensas, ke la
vortoj "kun gajmien" ne bone konvenas al
dometo. Mi aldonas mian ŝanĝo-proponon
en piednoto.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Heinrich Dippel (*1825 - †1870),
publikigita 1847.

Gefunden in http://ingeb.org/Lieder/esliegte.html.
La kanto esta aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=ZjO6nnhLy6s.
 
1) aŭ eble pli bone:\\Mi konas dometon en
verda ĝarden'\\Kaŝitan malantaŭ
vit-branĉoj jen.