Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Heinrich Dippel * Das Herz am Rhein Germana 1847 Arg-967-496 2014-04-23 13:18 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 16 La koro ĉe l' Rejno Esperanto 1932-08-01 Arg-969-496 2009-12-02 13:19 Manfred nur tiun forigu

Heinrich Dippel,
La koro ĉe l' Rejno

 
tradukita de N. N. 16
 
En Rejno profunda kaŝiĝas kron'
Sorĉita el or' kaj juvela ŝton',
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor'-
­Li estos kronata en sama la hor'.
De l' Belt' ĝis Danubo en land' kiu ajn
Reganto li estos: la Reĝo de l' Rejn'!
 
En Rejno profunda kaŝiĝas lir'
El blanka eburo kaj brilsafir'
Kaj kiu ĝin levos kun brava kor' -
Tuj verve li kantos kun fajra fervor'.
Senmorta li estas en temp' kiu ajn:
La Bardo estonta, la Bardo de l' Rejn'!
 
Ĉe Rejno post verdaj vinbranĉoj jen
Dometo sin kaŝas kun gajmien'.1)
Enloĝas knabino kun virga kor',
Je virto ja riĉa, malriĉa je or'.
Se virgan ĉi koron akirus mi,
Mi donus la kronon, la liron por ĝi!
 
Traduko de la Germana poemo "Das Herz am
Rhein" de Heinrich Dippel (*1825 -
†1870) en Esperanton de N. N. 16
en 1932-08-01.

El: Heroldo de Esperanto, Köln, Germanio.
Speciala numero, 13-a jarkolekto, 1-an de
aŭgusto 1932.
Redaktoroj: Teo Jung/Joseph Ferdinand
Berger.

Vidu ankaŭ la retejon
http://www.literaturo.dk/rejno.htm,
kiun verkis s-ro Lars Kromann, Stenbrydervej
6, Værløse, DK-4640 Fakse, Danujo.

Mi, Manfred Retzlaff, proponas alian
traduk-version de la unuaj du linioj de
la tria strofo; ĉar mi pensas, ke la
vortoj "kun gajmien" ne bone konvenas al
dometo. Mi aldonas mian ŝanĝo-proponon
en piednoto.
 
1) aŭ eble pli bone:\\Mi konas dometon en
verda ĝarden'\\Kaŝitan malantaŭ
vit-branĉoj jen.