Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Lunlumo Esperanto Arg-965-494 2009-11-07 19:37 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Mondlicht Germana Arg-964-494 2009-11-07 19:28 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Lunlumo

 

Theodor Storm,
Mondlicht

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Ripozas jen la mondo   Wie liegt im Mondenscheine
En lumo de la lun’;   Begraben nun die Welt;
Kaj kia pac’ beata   Wie selig ist der Friede,
ĝin ĉirkaŭtenas nun!   der sie umfangen hält!
 
La vento nur susuras,   Die Winde müssen schweigen,
Apenaŭ movas sin,   So sanft ist dieser Schein;
En tiu milda brilo   Sie säuseln nur und weben
Ekdormas je la fin’.   Und schlafen endlich ein.
 
Kaj kio ne ekfloris   Und was in Tagesgluten
Dumtage sub la sun’,   Zur Blüte nicht erwacht,
Malfermas la kalikojn,   Es öffnet seine Kelche
Odoras nokte nun.   Und duftet in die Nacht.
 
Al tiu pac’ delonge   Wie bin ich solchen Friedens
Ne kutimiĝis mi!   Seit lange nicht gewohnt!
Amplena luno estu   Sei du in meinem Leben
en mia vivo vi!   Der liebevolle Mond!
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

 
Traduko de la Germana poemo "Mondlicht"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, esperantigis tiun
chi poemon en la 13/14a de Aprilo de 2002.